Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/228

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Fine li levis la rigardon al la vizaĝo de Leonardo kaj respondis malgaje sed firme:

— Elkore mi dankas vin, sinjoro Marston, sed iri hejmen kun vi mi ne povas . . . Mi konfidas al vi, kaj se vi havas sufiĉe da pacienco por aŭskulti al konfeso de erariĝinta, perdita, sed iom seniluziita homo, mi lasos vin enrigardi en la profundon de mia animo . . . Stranga rakonto estas la mia, sinjoro Marston, tre stranga. Ankoraŭ mi penas kompreni min mem. Neniam mi pensis, ke mi renkontos animon, krom unu, perdita por ĉiam, kiu kunsente elkomprenos min. Mi esperas, ke vi indulgos min. En ĉia okazo la konfeso iom malpezigos al mi la koron. Aŭskultu.

— Antaŭ dek du jaroj, cedante al insisto de amikoj, ni — tio estas fraŭlino Haverford kaj mi — okupis nin pri spiritistaj aferoj. Mia propra intenco estis serioze trakti ilin objektive, kiel sciencisto kaj kritikisto. Fatala iluzio! Oni ne povas tuŝi malpuraĵon, ne malpuriĝante. La influo de la misteraj potencoj, kun kiuj oni interrilatiĝas, estas tiel subtila, ke eĉ la plej singardemaj kaj senpasiaj esploristoj ne povas kontraŭstari ĝin. Eĉ kvankam mi ne plene konvinkiĝis pri la vereco de spiritistaj pretendoj — fraŭlino Haverford, ho ve! enĵetiĝis kapantaŭen — tamen la esploroj efikis sur mi plej terure, venigante min preskaŭ al malesperego. Ne povas esti pli granda, pli fatala iluzio, ol serĉi per okultaj rimedoj certecon pri transtomba ekzistado, aŭ plifirmigon de la kredo al la ekzisto de Dio. Nepre la malo okazos. Nepre. Mi perdis la tutan malgrandan kredon, kiun mi posedis, kaj ricevis anstataŭe nur dubojn, konfuzecon, malluman senesperecon. Fine venis torditaj, fantaziaj, sensencaj ideoj pri la homa animo. Kredu min, amiko mia, nenio en ĉi tiu mondo, nek en la venonta, povas esti pli terura,

223