Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/229

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ol konscio pri senmorta animo kaj Dio, inter kiuj ekzistas netranspasebla profundego.

Leonardo volis ekparoli, sed sinjoro Travers detenis lin per mangesto kaj parolis plue:

— Tiam pli kaj pli regadis min spirito de senripozeco, malkontenteco, preskaŭ hipoĥondrio. Ekkaptis min duonfreneza deziro foriĝi de mi mem, de mia memoro; deziro forkuri ien, kien ajn, for de mia konataro, kaj komenci novan vivon aliloke. Plue, mi penis elpeli el mia kapo la penson pri Dio. Vanaĵo! Ĉiam venis al mi en la memoron la sperto de David kaj la bonekonataj versoj de la 139a Psalmo:

„Kien mi iros for de Via spirito, kaj kien mi

„kuros for de Via vizaĝo?

„Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; se mi

„kuŝiĝos en abismo, jen Vi tie estas.“ ktp.

— Por David tiuj vortoj estis konsolo, inspiro; sed por mi persekutanta premsonĝo.

— Nu, en tiu tempo mia animstato alkriziĝis pro pli ol unu cirkonstanco: kelkaj agoj de miaj parencoj, precipe de mia fratino, tre malplaĉis al mi, kaj malpaciĝo ŝajnis neevitebla. Plue fraŭlino Haverford pli kaj pli ĵaluziĝis pri amiko, kiun mi amis kun la tuta fervoro de mia animo. Lian amon — por diri la veron — mi ŝatis pli alte, ol virinan amon. Tio estis Georgo Hill, usonano de malofta, nobla karaktero. Eksteraĵe ni multe similis unu la alian. Mi nomis lin David, ĉar nia amikeco estis tiel forta, kiel la amikeco inter David kaj Jonatan. Lia estis la pli forta, vira karaktero; vere reĝa animo. Kiam mi ricevis de David leteron el Lisboa, sciigantan min, ke li estas survoje al Algerio por entrepreni esploradon de antikvaĵoj, kaj petantan min akompani lin, mi avide kaptis la okazon forlasi mian tutan

224