Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/230

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

konataron kaj aliĝi al mia amiko. Mi tuj likvidis kiom eble plej multe el mia havaĵo kaj veturis Algerion. Mi ne volas tedi vin per rakonto pri niaj kunaj laboroj, ĉar ili ne rekte rilatas al la aktualaĵoj. Sufiĉas diri, ke, per la perfido de niaj landanaj gvidistoj, ni falis en embuskon de mortigemaj Kabiloj. Preskaŭ ĉiuj el nia kunularo perdis la vivon. La banditoj lasis min senkonscia kaj preskaŭ senviva, flankon ĉe flanko kun mia amiko, duope en sovaĝejo. Lia stato estis ankoraŭ pli malbona, ĉar, rekonsciiĝinte, mi vidis kun teruro, ke la kara viro antaŭ nur nemultaj minutoj elspiris la lastan spiron. Estas destinite al malmultaj homoj sperti — kaj neniam pli ol unufoje — tian superegan kordoloron, kiu lasas la koron dezerto, velkinta, preskaŭ nekapabla senti pluan doloron. Tian doloregon mi spertis tiun vesperon en la daŭro de kelkaj horoj. Mi ne volas ofendi viajn orelojn per cito de la ribelaj, malpiaj pensoj, kiuj uragane trafuriozis mian kapon; cetere mi maldeziregus revoki ilin en la memoron.

— Preskaŭ subite venis al mi aliaj pensoj. En neklarigebla maniero mi eksentis — aŭ imagis, ke mi sentas — la aleston de la spirito de la ĵus mortinta amiko. Aj! ne sur la aleston, sed, iel, la eneston de lia animo en la mia. Ĝojotremo ekkaptis min, kaj poste, kiam miaj sentoj fariĝis pli trankvilaj, dezirego pri ĉiama kunfandiĝo de niaj ambaŭ animoj. Kial ne? — mi rezonis. Ĉu niaj internaj estaĵoj ne estis kunligitaj pli forte, ol per edzeco? Ĉu estis eble, ke tiel proksime ligitaj animoj povas esti disigitaj per nura transiro, kiun ni nomas morto? . . . Aj! ĝuste la forto de mia dezirego, kaj lia, malebligos disiĝon. Tiel mi revis tiun nokton sub la stellumigita algeria ĉielo, ankoraŭ tenante la malvarmiĝintan kaj rigidiĝintan manon de mia David.

225