Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/231

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Mi leviĝis, malforta, ŝanceliĝante, kaj ekpripensis, kion mi nun devas fari: Serĉi mian vojon returne al La Cala kaj meti plendon ĉe la plej proksima konsulo. Antaŭ ol mi foriris, mi unu fojon plu rigardis lian ankoraŭ serenan kaj noblaspektan vizaĝon. — Kial la sorto ne kaptis min anstataŭ li, kiu estis ja multe pli nobla, feliĉa homo? — mi demandis min maldolĉe. Ho! Ĉu lia karega, pli nobla kaj pli forta animo ne povus vivadi en mi? Aŭ, prefere, ĉu mia memo ne povus perdiĝi en lia? Tiu fantazia ideo ekkaptis kaj tremigis min. Sendube prudenta, aferema homo, kiel vi, vidas en ĉio ĉi tio erarvagantan cerbon, sed penu prezenti al vi la cirkonstancaron: La akra, freneziga doloro pri la perdo de la amiko, miaj torditaj ideoj pri la spirita mondo, la mizera, malkontenta stato de mia koro, ĉiuj ĉi tiuj influoj kune lasis liberajn kondukilojn al miaj fantaziaj deziroj, ĝis, iom post iom, mi firme kredis, ke la animo de mia amiko ne forlasis min, kaj ke mi jam alprenis lian memon. Stranga iluzio, sendube, kiu, tamen, ofte plidolĉigis al mi la alie malgajan vivon. Dank’ al Dio, tiu iluziaĵo, kompreneble, jam de longe malaperis; sed mi devas konfesi, ke ankoraŭ nun kelkafoje duonkonscie mi image interparolas kun li, kvazaŭ kun alestanta persono. Nu, por kompletigi la sintrompon, mi alprenis lian nomon, aŭ pli ĝuste la nomon, kiun mi donis al li — David Hill. Mi profundiĝis en liajn studojn kaj daŭrigis lian vivlaboron, nome, la esploradon de antikvaĵoj en ĉi tiu parto de la mondo kaj la deĉifradon de hieroglifoj de ĝiaj praloĝantoj. Ĉiujn pensojn pri mia antaŭa memo mi penis per ĉiaj rimedoj forigi el mia kapo. Mi eĉ alprenis la religion de mia amiko; li estis lojala ano de la romkatolika eklezio. Sed mi ne volas daŭrigi ĉi tiun temon. Jam mi tre

226