Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/232

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

timas, ke mi trouzis vian paciencon kaj vian ĝentilecon.

— Tute ne, sinjoro Hill; mi certigas vin pri mia profunda kunsento.

— Dankon. Tamen mi volas fini mian rakonton, ĉar post nemultaj minutoj mi devos elŝteliĝi, por partopreni gravan dramon, okazontan je sunleviĝo.

— Mi jam aŭdis pri tio.

— Efektive?

— Jes; fraŭlino Lucia Cuadra enlasis min en la sekreton, kaj petis mian helpon pro milda Maria de Lozada, kies sekreta amanto estas la difinita viktimo . . .

Sinjoro Hill salte leviĝis de la seĝo:

— Kio? — li ekkriis, — kiel prosperis al vi tiom elfari en tiel mallonga tempo?

Ridetante Leonardo respondis:

— Nu, tio estas parto de la rakonto, kiun mi promesis al vi. Tiu renkonto ne efektiviĝis sen aventureto. Viaj du kunvojaĝintoj estas iom suspektemaj homoj. Kvankam ili surmetis la sanktan sutanon de monaĥeco, ili minacis mian vivon, en la okazo, se vi ne plene garantios mian senkulpecon. Sed pluajn sciigojn poste. Daŭrigu, mi petas.

— Mi nun volas nur aldiri, ke — feliĉe aŭ malfeliĉe; Dio scias — prosperis al mi, dank’ al kelkaj oportunaj cirkonstancoj, sendigi oficialajn, konsulajn informojn al Anglujo, ke mi mortis, kaj al Usono, ke Georgo Hill mortis. La celo de mia vojaĝo ĉi tien estas sole scienca, arĥeologia. Per tre zorgaj kaj longaj traserĉoj en malmulte konataj arĥivejoj, precipe en malnovaj hispanaj monaĥejoj, mi ricevis fortan konvinkon, alproksimiĝantan al certeco, ke interne de la muroj de la ĉi tiea monaĥejo troviĝas ne sur kelkaj el la plej bone konservitaj

227