Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/234

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Maria palpe serĉadis sur la muro kaj post momento turnis denove grandan privotigitan ŝtonon. Trairinte la tiel faritan malfermaĵon, la malgranda kompanio sin trovis en la longa galerio, kie Leonardo pasigis kelkajn horojn en mallibereco. La kvazaŭ-subteran ĉambregon lumigis du lignofajroj. Ĉirkaŭ unu, apud la alirejo de supre, staris la tri monaĥoj, kun kiuj Leonardo jam faris konatecon, dum ĉirkaŭ la alia, en la profundo de la spaco, sidis aŭ kuŝis la gardistoj, kiuj, sendube, jam devis aŭdi akrajn riproĉojn pro sia manko de vigleco. Ĉi tiuj lastaj, vestitaj per sombreroj kaj serapoj, formis pentrindan grupon. La saltetantaj flameroj ĵetis groteskajn ombrojn sur la jam groteske surskulptitajn murojn de la antikva konstruaĵo. Sinjoro Hill, paŝante antaŭen brakon ĉe brako kun Leonardo, ekparolis:

— Permesu, viaj moŝtoj, ke mi prezentu al vi malnovan anglan amikon, sinjoron Leonardo Marston, kiu kun eksterordinara kaj nobla sindonemo sekvis min ĉi tien por komuniki al mi sciigojn de netaksebla graveco kaj ekstrema urĝeco. Pro tio mi estos lia vivodaŭra ŝuldanto. Pri lia honesteco mi prenas sur min plenan respondecon. Plue, jam antaŭ ol li renkontis min, li promesis al niaj sinjorinoj tutkoran helpon.

Padre Alano tuj antaŭenpaŝis kaj rapidmove etendis al Leonardo la manon. Liaj iom akraj vizaĝotrajtoj alprenis mildan kaj sinceran aspekton, kaj en liaj malhelaj okuloj ekbrilis honesta ĝojo: li estis tre kontenta, ke li, malgraŭ la asertoj de la suspektemaj Anselmanoj, ĝuste taksis la karakteron de la viro antaŭ li. Parolante angle kun sufiĉa flueco, li diris:

— Sinjoro, bonvolu kredi, ke plej sincere mi bedaŭras, ke aro da malfeliĉaj cirkonstancoj ŝajne devigis nin fari al vi ofendegon. Lasu, mi petas, pledi por ni

229