Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/235

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la granda graveco de nia entrepreno ĉi tie kaj troa fervoro pri la honoro de nia glora eklezio. Mi esperas, ke vi akceptos nian pardonpeton kun tiom da bonkoreco, kiom ni proponas ĝin kun sincereco kaj humileco.

La du aliaj monaĥoj, sur kies severmienaj vizaĝoj aspekto de malplezuro nur pene malaperis, montris per ĝentilaj riverencoj sian konsenton kun la vortoj de la parolinto. Unu el ili diris:

— Erari estas homaĵo; pardoni — diaĵo.

La alia aldiris:

— Ni plenkore nun bonvenigas vian ĝustatempan helpon, sinjoro.

Ridetante kaj kore premante la manon de padre Alano, Leonardo respondis:

— La plezuro, kiun donas al mi ĉi tiu renkonto, plene kompensas la ioman malagrablecon de la unua. Cetere, mi travivis tre interesan kaj memorindan aventureton.

Dume la du knabinoj staris kune en kelka malproksimeco. La kapo de la juna indianino kuŝis sur la brusto de ŝia iom pli altkreska amikino. La unua maldolĉe ploris, kvazaŭ okupita sole de animbatalo; la atento de la alia dividiĝis inter la ploranta knabino kaj la apuda grupo da viroj. De tempo al tempo la knabinoj interŝanĝis kelke da vortoj en la antikva anahuac’a lingvo.

— Ho, Lucia, — Maria ĝemis mallaŭte, — kiel mi povos tiel perfidi mian karan patron!

Ĉe tiuj vortoj padre Alano sin turnis kaj alpaŝis al la malfeliĉa junulino. Metante manon sur ŝian ŝultron, li diris kun pli granda mildeco, ol kiom, el liaj trajtoj, oni supozus, ke li estas kapabla, tamen kun la firmeco de viro, konscianta neordinaran regecon super ordinaruloj:

230