Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/236

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Mia filino, via korpremateco ne malplaĉas al mi. Ĝi estas natura. Sed ju pli granda la sinofero, des pli granda la Dia konsolo; des pli glora la krono de rekompenco. Sciu, ke la sanktuloj kaj la sanktaj anĝeloj de Dio amase malsupren rigardas vin en ĉi tiu momento kun ama favoro. Akceptu la konsolon, kiun ili proponas al vi. Precipe San Anselmo neniam forgesos la rolon, kiun vi ludas en la elpurigo de la sanktejo, dediĉita al li. Ĝis nun vi estis tre fidela, heroe fidela, kaj vi posedas la fortojn elteni ĝis la fino. Pro vi ni traktos vian patron, kiel mi jam certigis al vi, kun la plena mildeco kaj pardonemo, kiujn la sankta eklezio povas montri al noblaj sed erarintaj homoj, se ili vidigas nur la plej malgrandan inklinon reveni en ĝiajn amajn brakojn. Vidante, ke liaj esperoj pereis, ke liaj planoj disfalis, li revenos. Cetere, viaj kaj miaj preĝoj pro li nepre plenumiĝos.

La indianino levis la kapon, kaj per larmoplenaj okuloj rigardis la trankvilan, seriozan vizaĝon de la religiulo. Tiam, ekpreminte kaj kisinte lian manon, ŝi plorpetis:

— Indulgu lin, padre, li estas nobla viro, sed li agas sub la malbona influo de la Totonac’aj pastroj.

Ŝi volis diri ion plu, sed eksilentis, kaj sin turnis kun demanda rigardo al sia amikino, kvazaŭ ŝi serĉas konsolon pri afero, pri kiu ŝi ne kuraĝas paroli al la padre. La silenta respondo de Lucia estis plena de ama certigo, ke ŝi tute komprenas, kaj ke ĉio bone prosperos. Senvorte ŝi metis la brakon ĉirkaŭ la jam pli trankvilan knabinon kaj kondukis ŝin for en la malluman, subteran pasejon. La sceno profunde tuŝis la koron de Leonardo. Kvankam li komprenis nur tre malmultajn el la hispane parolitaj vortoj, li sufiĉe divenis ilian signifon.

231