Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/237

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Interne de la monaĥejaj muroj, en arbareto da betuloj, ekmoviĝis silente, antaŭ vekiĝanta krepusko, mallumaj figuroj de viroj. Tie ĉi kaj tie staris grupetoj, mallaŭte interparolantaj. Sinjoro Hill kaj padre Alano penis konsentigi Leonardon preni armilon por okazo de bezono, sed ĉi tiu rifuzis, dirante, ke li esperas plenumi la al li difinitan taskon sen armiloj, kies uzon li ne aprobas. — Precipe kontraŭuloj religiaj, — li aldiris, sin turnante al la monaĥo en la bruna sutano, — devus esti venkitaj sen alpreno de mortigaj armiloj.

La religiulo aliris al la du Anselmanoj por lastamomenta interkonsiliĝo, dum Leonardo kaj sinjoro Hill daŭrigis duope la mallaŭtan interparolon. Tiu lasta, frotante al si la manojn, rigidiĝintajn pro la malvarmo, diris:

— Se vi volas savi la vivon de la amato de Maria, vi devos vigli, ĉar mi timas, ke la tri monaĥoj prefere lasos la oferbuĉon efektive okazi antaŭ iliaj okuloj, por havi aldonan, neneigeblan atestaĵon pri la kulpo de la pseŭdo-Anselmanoj.

Post kelkminuta silento la arĥeologo parolis plue:

— Rigardu, jen, sinjoro Marston, dekstre, vi nun povas ekvidi la konturojn de du-tura preĝejo, konstruita ĉirkaŭ sepdek jarojn post la venkakiro de Corteso, ĝuste sur la supro de la piramidoforma Teocalli. Sur tiu supro sendube sennombraj miloj da oferbuĉoj, libervolaj kaj kontraŭvolaj, okazis en la daŭro de — Dio scias kiom da jarcentoj. Malantaŭ la Teocalli, kaŝita en arbareto, troviĝas kredeble la plej bela kaj bone konservita templo de la Aztekoj, vera juvelo de netaksebla valoro por arĥeologoj. Ĝi entenas belegan statuon de Quetzalcoatl, solena, Buddha-simila figuro, sidanta kun krucigitaj kruroj kaj manoj ripozantaj sur la genuoj. Lia frunto

232