Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/238

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas ĉirkaŭita de riĉege juvelplena diademo kun superpendanta multekolora plumaĵo. Krom tio, ni trovos tie en alkovoj statuojn de Tezcatlipoca, el polurita nigra ŝtono kun ortegita ŝildo, kaj de Huitzilopochtli, la dio de la milito. Laŭ informo de Maria, tiu lasta ĵus enportiĝis el sekreta loko. Mi precipe deziras pririgardi ĝin, por vidi, ĉu ĝi estas konforma al la priskriboj de la hispanaj historiistoj. Mi posedas apartan aŭtoritaton de la alta estraro de la monaĥaro, science esplori ĉiujn antikvaĵojn trovotajn ĉi tie.

— Mi esperas, ke la trovotaĵoj respondos al via atendo. Ĉu vi scias, kie okazos la oferbuĉo?

— Jes, en tiu idolejo. Mi estas tre kontenta, ke ĝi ne okazos en la preĝejo, kvankam la nura alesto en ĝi de tiaj sangaj, perfidemaj idolanoj jam malsanktigus la plej sanktan sanktejon. Tie, en la valo, ankoraŭ pli malproksime, kaj de ĉi tie nevideble, kuŝas la monaĥejo kune kun la farmkonstruaĵoj, apartenantaj al ĝi. Aŭskultu! — li diris, sin klinante antaŭen, kvazaŭ por penetri per la okuloj la preskaŭ-mallumon, — la muziko komenciĝas. Ni devas ekmoviĝi singarde, ĉar la tagiĝo estas ĉi tie afero de nur kelke da minutoj.

El la direkto, montrita de sinjoro Hill, aŭdiĝis sonoj de vira ĥoro, kaj momenton poste aperis ruĝa flagrado de torĉluma procesio. Tuj komenciĝis vigla movado. Gvidate de unu el la dungitaj bravulaĉoj, ŝtelirante laŭ la rando de la arbareto, la konspirantaro alvenis post kelkaj minutoj al muro de flanka konstruaĵo formanta parton de la granda kaj iom neregule konstruita templo. El la ĉefa parto de la templo venis sonoj de la ĥorkantado, alterne kun ekkrioj kaj laŭta batado de tamburoj.

Padre Alano de tiu momento energie prenis sur sin la finan direktadon de la entrepreno malgraŭ malbone

233