Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/239

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaŝita ĉagreno de la hispanaj monaĥoj, kiuj volus sin apogi sur la plena aŭtoritato, donita al ili de la estraro en Hispanujo. Tamen ilia kontraŭstaro estis malforta; la evidenta kaj de ili sentata supereco de la Meksikiano kaj lia firma, memfida alpreno de estreco ne lasis lokon por kontraŭstaro.

Sekvante la monaĥojn kaj sinjoron Hill tra breĉon en la muro, kaŭzitan de dislokiĝo de du grandegaj ŝtonoj, Leonardo sin enŝovis en ĉambron, kies grandon kaj aspekton li ne tuj povis konjekti pro en ĝi reganta mallumo. Unu flankon de la ĉambro formis aro da dikaj, maldelikataj kurtenoj, malantaŭ kiuj ĉeestantoj povis nerimarkate vidi la strangan scenon okazantan en la templo. La centra parto de la konstruaĵo estis vasta, rektangula ĉambrego, ĉirkaŭita ĉe tri flankoj de majestaj, surskulptitaj kolonoj. La tuta spaco estis brilege lumigita per du vicoj da vazoformaj flamingoj sur masivaj piedestaloj, en kiuj brulis ia kenaĵo. Inter la kolonoj kaj la flamingoj marŝis procesie aro da flave kaj ruĝe vestitaj pastroj, solene kantante. Post momento la procesio haltis, kaj Leonardo ekvidis, starantajn inter la flamaj vazoj, la figurojn de du maljunaj pastroj en longaj, skarlataj manteloj kun surŝultraĵoj el belege koloritaj, briletantaj plumoj. Iliajn kapojn ĉirkaŭis arĝentaj ornamoj, prezentantaj serpentojn. La forta lumo klare montris iliajn malgrasajn, asketajn vizaĝojn. Unu el la ruĝmanteluloj antaŭenpaŝis kaj, levante preskaŭ senkarnan brakon, komencis fervorege alparoli la ĉirkaŭstarantojn per akra, altatona voĉo en anahuac’a lingvo. Liaj gestoj fariĝis pli kaj pli energiaj, ĝis li saltadis, kiel frenezulo, kaj liaj okuloj ardis, kiel karboj. Kelkfoje la du vicoj de flavaj kaj ruĝaj pastroj respondis ĥore per laŭtaj ekkrioj kun duonfrenezaj gestoj kaj svingado de la torĉoj.

234