Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/240

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Subite la supera ĉefpastro — tia sendube li estis — haltis, sin turnis kaj alparolis personon riĉege vestitan per multekolora mantelo el sennombraj, kolibraj plumoj, kaj ornamitan per granda ĉeno el alterne oraj kaj arĝentaj koroj. Ĉi tiu, supozeble ĉefa altrangulo, sidis sub baldakeno el plumegoj sur tronsimila brakseĝo, staranta en la mezo de la templo sur altigita plataĵo. Arĝenta, per brilaj gemoj beligita serpento ĉirkaŭis lian kapon. Li apogis la vizaĝon sur la manplato de la dekstra mano kaj fikse rigardis en la spacon kun esprimo de maltrankvilo kaj malbonhumoro. Post momento Leonardo rekonis en la trajtoj de la viro sian gastiganton, Don Miguel de Lozada, kiu, do, supozeble, okupis la sekretan tronon de siaj prapatroj, kaj prezidis la grandan idolservon. Sed la okupado de la antikva imperiestra trono ŝajne ne plenigis lin per feliĉaj sentoj en tiu momento. Li aspektis nedecidema kaj malgaja, kaj la fervora parolo de la ĉefpastro evidente ne povis veki en li respondan entuziasmon. Povas esti, ke li apartenis al tiuj adorantoj de Quetzalcoatl, kiuj malaprobas homajn oferbuĉojn.

Leonardo komprenis neniom de la parolado, krom la nomo Tetzcatlipoca, kiun li aŭdis du aŭ tri-foje, elparolatan kun granda respekto kaj alvoke suprenlevitaj manoj. Fine Don Miguel respondis per malmultaj vortoj, kaj montris per la dekstra mano sur objekton, kiun Leonardo ne povis vidi. Preskaŭ en la sama momento enkuris en la ĉambregon juna pastro laŭte kriante kelkajn vortojn, kiujn la tuta pastraro tuj vivece ripetis. Supozeble li anoncis, ke tagiĝo komenciĝas. Ĉiuj okuloj sin turnis en la direkto, en kiu la okupanto de la trono montris. Leonardo tuj serĉis pli oportunan lokon por elrigardi. Tian lokon li trovis ĉe la fino de la kurteno kaj nun vidis, ne sen ektremeto, je distanco de ĉirkaŭ dek kvin

235