Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/241

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

paŝoj, duone nudan viron kuŝantan sur ŝtona altaro kun konveksa, polurita supro. La brakoj kaj la kruroj de la viro estis ligitaj per ruĝaj ŝnuroj. Lia kuprokolora korpo estis belkreska, vireca, kaj lia vizaĝo, kiom Leonardo povis vidi, estis juna kaj plaĉa. La du ĉefpastroj tiam alproksimiĝis al la altaro. Tiu el ili, kiu faris la parolojn, alten levis per ambaŭ manoj maldikan ponardon kaj solene kantis recitative.

Leonardo pretiĝis tuj elsalti, spite averta murmuro de la hispanaj monaĥoj: — Ankoraŭ ne, sinjoro. — Li singarde fortiris la kurtenon kaj serĉis per la okuloj kaŝejon pli proksiman al la altaro. La atento de la tuta pastraro estis fiksita sur la preĝanta maljunulo kaj la oferota viktimo. Leonardo elŝteliĝis, kaj nerimarkite sin kaŝis malantaŭ kolono, ĝuste kontraŭ la altaro.

Ĉi tiu ago devigis la monaĥojn en la flanka ĉambro plifruigi la interrompon de la idolana rito. Tuj poste, do, padre Alano elpaŝis el la alkovo, sekvate de siaj hispanaj kolegoj kaj sinjoro Hill. Kun dignoplena, sentima mieno li iris antaŭen tra la vico da pastroj ĝis la unua ŝtupo de la altaro. Levante la dekstran manon, li ekkriis dramece:

— En la nomo de la sankta eklezio de la sola, vivanta Dio, mi malpermesas ĉi tiun idolservan mortigon!

Tuj regis konsterno inter la pseŭdo-Anselmanoj. Kelkaj el ili impulse volis sin ĵeti kontraŭ la sinentrudantojn, sed subita apero de dekkelke da armitaj viroj kaj la sentima sintenado de la du ĉefpastroj detenis ilin. La preĝinta ruĝmantelulo turnis al padre Alano rigardon, en kiu fanatikeco, malamo kaj malespero konkuris. Parolante per voĉo, tremetanta pro eksciteco, li kriis:

— La sola eterna diaĵo, kiun ni ĉi tie adoras laŭ la kutimo de niaj prauloj, Tloque-Nahuaque, humiliĝas por

236