Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/242

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

akcepti memvolajn sinoferantojn kaj donas al ili ensorbiĝi en la dia estaĵo.

— Ĉesigu vian blasfemon! — rediris kun indigno la inkvizitoro, — via diaĵo estas nenio alia, ol Satano mem, trompevestita. Mi permesas nek libervolajn buĉoferojn nek kontraŭvolajn. Cetere, libervolajn oferaĵojn oni ne bezonas ligi per ŝnuroj.

En tiu momento la dua ĉefpastro, staranta malantaŭ la unua, rapidmove elprenis el sub sia mantelo longan ponardon, saltis antaŭen sur la ŝtupareton de la altaro, kaj volis puŝegi ĝin en la bruston de la malfeliĉa viktimo; sed tion malhelpis la vigleco de Leonardo. Ĉi tiu ankaŭ sin ĵetis antaŭen en tiu sama momento, kaj sukcesis per la brako deflankigi la mortigilon, ne, tamen, malhelpante al ĝi fari longan kaj iom profundan tranĉvundon sur la brusto de la juna pastro, el kiu ŝprucis fluo da sango. Uzante preskaŭ herkulesan forton, li levis la ligitan viron de la altaro kaj turnis sin por forporti lin.

La ĉagrenita ĉefpastro eligis furiozan ekkrion, kaj, saltante antaŭen kiel sovaĝa besto, ekfrapis per la ponardo la ŝultron de Leonardo. Se li estus sufiĉe proksime, li sendube mortigus lin; efektive li faris al li profundan, danĝeran karnvundon. Ne atentante la doloron, Leonardo portis la forte sangantan viktimon ĝis la kurtenoj, kaj zorge metis lin sur la plankon.

Subite la kurtenoj dispuŝiĝis, kaj Maria kun vizaĝo plena de teruro ĵetis sin genue antaŭ la amaton. Penante per blanka antaŭtuko haltigi la elfluon de la sango, ŝi ĝemis:

— Ho, Juan, mia Juan!

Ĝis tiam Don Miguel de Lozada rigardis la rapidmovan scenon senmove, sed kun pli kaj pli maldolĉiĝanta mieno.

237