Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/243

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nun, ĉe la vido de sia filino, amzorge sin klinanta super la sanganta preskaŭ-viktimo, li leviĝis de la trono. Lia pozo estis majesta kaj sentima, malgraŭ intensa animdoloro, pentriĝanta en lia malgrasa vizaĝo. Per tono de voĉo, per kiu sentiĝis tiom da submetiĝo, kiom da maldolĉeco, li ekparolis:

— Perfidita de mia propra filino — mia sola infano! Tio kompletigas la sortobaton.

Malrapide li nudigis al si la bruston, kaj elprenis el sub la faldoj de sia multekolora mantelo malgrandan ponardon. Rigardante supren, preskaŭ reveme, kvazaŭ li jam troviĝas en la pensoj ekster la templo en la senlima spaco, li diris solene:

— Sencela jam estas mia vivo. Ho, longe alsopirata Quetzalcoatl, kompatu vian servanton kaj korfavore akceptu mian spiriton en vian gloran, dian estaĵon.

Dirinte tion, li trapikis al si la koron. Senviva li falis teren, kaj ruliĝadis malsupren de la ŝtupareto de la trono.

Pri la sekvanta ekscitiĝo kaj tumulto Leonardo sciis malmulte. La sangelfluo pli kaj pli senfortigis lin, kaj fine perdigis al li la konscion. Poste li nur malklare rememoris la okazintaĵojn, kvazaŭ ĝi estis malbela sonĝo.


Preskaŭ tri semajnoj pasis. En angulo de verando de la hacienda dormis Leonardo sur malalta salika kanapo. Bela kaj serena posttagmezo alproksimiĝis al la fino, kaj la subiranta suno ekpenetris nedensan foliaron de rampa kreskaĵo, pendanta de la veranda tegmento. Petolemaj radioj ludetis sur lia ankoraŭ pala vizaĝo, igante lin maltrankvila kaj moviĝema. En alia parto de la verando sidis du virinoj, Lucia Cuadra kaj Maria de Lozada, mallaŭte interparolantaj kaj okupitaj

238