Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/244

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de kudrolaboro. Ambaŭ aspektis malgajaj. Subite Lucia leviĝis kaj iris sur la piedfingroj al la dormetanta viro. Zorge kaj senbrue ŝi malsupren tiris sunkurtenon por ŝirmi lian vizaĝon. Farinte tion, ŝi sin klinis super li kaj ektuŝetis per la lipoj lian manon.

La tuŝo vekis Leonardon. Reveme li malfermis la okulojn, kaj dum kelka tempo rigardis en la spacon. Lucia, ektimigite, tuj retiriĝis, kaj ruĝo ekkovris ŝiajn vangojn. Vidante, tamen, ke Leonardo ne rimarkas ŝian ĉeeston, ŝi paŝis antaŭen, kaj per milda, preskaŭ amperfida voĉo diris:

— Ĉu vi sentas vin pli forta post via dormo, sinjoro Marston? Sendube vi trotaksis viajn fortojn. Vi ankoraŭ estas iom pala.

— Eble vi estas prava, mia bona flegistino, — lace respondis la resaniĝanto, — sed, plenuminte la celon de mia aventura vojaĝo ĉi tien, mi devas resaniĝi kaj refortiĝi kiel eble plej rapide. Tre urĝaj aferoj vokas min hejmen.

— Vere? — La knabino parolis kun pli malgaja tono, ol kiom ŝi konsciis. — Mi timas, ke mi vekis vin el saniga dormo, malsupren tirante la rulkurtenon por ŝirmi vian vizaĝon kontraŭ la ĝenaj radioj de la suno.

— Negrave, fraŭlino Cuadra; mi tre dankas vin. Mi sonĝis, ke io terura volas trapiki al mi la koron per flama armilo, kaj ke, iel, mi ne povas defendi min. Tiam feino- aŭ anĝelosimila estaĵo survenis kaj forpelis la monstron. Tuj kiam ŝi tuŝis min per mola, varma mano, por forkonduki min en sendanĝeran lokon, mi vekiĝis. Eble vi estis tiu . . . feinosimila estaĵo. Vi ja unu fojon jam savis mian vivon.

Lucia havis senton, kvazaŭ ŝi ruĝiĝas kaj paliĝas alterne. Leonardo rimarkis la konfuziĝon de la knabino,

239