Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/245

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj lia vizaĝo, kiun rideto lumigis, tuj serioziĝis. Penante elpeli el siaj pensoj la solan, memevidentan signifon de tiu embarasiĝo, kaj akuzante sin pri nekonvenaĵo, li diris penteme:

— Pardonu, fraŭlino, se mi diris ion senpripensan.

Dum momento aperis ekbrilo en la malhelaj okuloj de la knabino, kaj, alprenante iom sindeteneman, indecan sintenon, ŝi respondis:

— Certe ne. Nur . . . kelkaj virinoj en Meksikio eble vidus en viaj vortoj pli, ol vidus viaj samlandaninoj. Tamen, negrave; vi ja sopiregas reiri en vian propran landon. Cetere, jen venas via amiko, sinjoro Hill. Sendube li pli bone komprenas vin. Li estas viro ne tro afabla por virinoj, tamen sincera.

Lucia volis montri indiferentecon, sed ŝia ondadanta brusto kaj la dolora rideto ĉirkaŭ ŝia bela buŝo perfidis la akran ĉagrenon, kiun ŝi sentis. Ne atendante rediron, ŝi turnis sin, reiris al la alia parto de la verando kaj rekomencis sian laboron apud la amikino.

Leonardo tutkore bedaŭris, ke li senintence ĉagrenis tiun ĉarman kaj fieran knabinon, al kiu li tiom ŝuldis, kaj por kiu li sentis sinceran respekton kaj amikecon. Sed la alveno de sinjoro Hill malhelpis longan, malgajan mediton. Post kelke da minutoj ĉi tiu envenis tra enirejo en la mezo de la balustrado. Ignorante la sinjorinojn, li aliris Leonardon, kaj kun iom pli bona humoro, ol kutime, diris:

— Grandajn esplorojn mi faris hodiaŭ, amiko mia. Riĉaj kaj belegaj trovaĵoj malkaŝiĝis; sed precipe altvalora por mi estas granda aro da toltekaj hieroglifoj, bonege konservitaj. Tio denove esperigas min, ke fine mi sukcesos deĉifri tiujn hieroglifojn, kaj tiel malkovri la sekreton de tiu antikva civilizacio. Glora laboro! Ĝi

240