Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/246

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

okupos min ĉi tie multajn semajnojn. Se nur mi povus . . . sed, negrave.

Leonardo, duonsidiĝinte, rigardis en la zorgosulkan vizaĝon de la sciencisto, kaj rimarkis subitan alprenon de tre malgaja esprimo. Divenante liajn pensojn, li diris milde:

— Ĉu mi povas, unu fojon plu, petegi vin, sinjoro Hill, reiri kun mi Anglujon?

Sinjoro Hill malgaje, sed energie skuis la kapon. Tamen Leonardo parolis plue:

— Pripensu, kiomege dependas de via reveno; nome la savo el superimage terura, anima kaj spirita sklaveco de virino, kiun iam vi amis; la ĉesigo de akraj suferegoj de viro, kiu jam dekoble elpagis ĉiujn mallaŭdindaĵojn, kiujn li faris kontraŭ vi; espereble plibonigo de la stato de treege kompatinda junulo; kaj fine — kiu scias? — malhelpo de ruiniĝo de altanima, purkora knabino.

La vizaĝo de la pliaĝa viro, ordinare pala kaj senĝoja, dolortordiĝis. Ĉiu vorto de Leonardo ŝajne trapikis lian animon. Denove li skuis la kapon, sed nun malrapide, kvazaŭ senkonscie. Kun profunda kunsento, Leonardo daŭrigis la petegon:

— Pardonu al mi. Mi bone komprenas, kian teruran malinklinon vi devos venki, kaj kian malagrablan tempon vi travivos; sed ju pli granda kaj nobla estos la memvola sufero, des pli plena estos poste la kontenteco, kiam vi memoros, ke vi faris vian devon. Vi ne estas feliĉa, sinjoro Hill, kaj vi neniam estos feliĉa, ĝis vi faros tion, al kio via pli nobla memo, via konscienco vin pelas.

— Eĉ ne tiam, — rediris la malgajulo. — Krom la kontenteco, kiun liveras al mi miaj arĥeologiaj studoj,

241