Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/247

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi jam ne serĉas feliĉon. — Li alportis por si seĝon, sidiĝis ĉe la kanapo, kaj parolis plue: — Mia konscienco ankoraŭ ne estas malviva, sinjoro Marston, kaj mi plenkore admiras vian maloftan noblecon kaj sindonemecon, kiuj — mi dolore ĝin sentas — min kovras per honto. Tamen, iri kun vi nun mi nepre ne povas. Kun escepto de tio, mi volontege farus ĉion por montri al vi mian korinklinon. Mi povas doni al vi objekton, per kiu vi nepre povos konvinki ŝin, ke mi ankoraŭ vivas. Cetere, mi fidas al la influo, kiun via personeco sendube havas sur ŝi, kaj al via kortuŝa elokventeco. Vi certe sukcesos.

Leonardo malgaje skuis la kapon:

— Malfeliĉe, — li diris, — mi povas pretendi nenian influon sur fraŭlino Haverford. Ŝi scias, ke mi konas ŝian sekreton, ke mi per ĉiuj rimedoj kontraŭbatalas ŝiajn malbonagojn. Ŝi min forte malfidas kaj malamas kaj, eble, timas. Mi neniom fidus elokventecon, se mi ĝin posedus. Prefere mi volas fidi superan potencon, kiu sola povas efiki en tiaj aferoj. Sed en la okazo, se mi malsukcesos, ĉu vi venos, tuj, responde al telegramo? — Trankvile kaj konfideme Leonardo rigardis en la vizaĝon de la turmentita viro. Post momento li aldiris:

— Agu laŭ via natura nobleco. Agu kiel viro, sinjoro Travers!

Ĉe tiuj ĉi vortoj rimarkinda ŝanĝo ekvidiĝis en la mieno de la malgajaspekta viro. Supozeble la animpenetranta rigardo de Leonardo kaŭzis tiun efikon tiom, kiom liaj vortoj. La aspekto de senespereco kaj korpremateco forlasis lin kaj cedis lokon al pli trankvila, natura mieno. Dum kelkaj momentoj li rigardis reveme antaŭ si, kvazaŭ liaj pensoj translokiĝas malproksimen en la domon de fraŭlino Haverford. Fine li respondis kun firma tono de voĉo:

242