Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/248

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Bone, sinjoro Marston, en la okazo, se vi malsukcesos, mi nepre venos tuj post ricevo de via telegramo.

— Dankon. Kio do estas la pruvilo, pri kiu vi aludis?

Leonardo parolis trankvile; li tute ne dubis, ke li venkos. La viro ĉe lia flanko ekĝemetis.

— La vojoj de la homa vivo, — li diris, — ofte deflankiĝas per etaĵoj, nuraj sableroj, kaj la hazardo de vivodaŭra feliĉo aŭ malfeliĉo ofte dependas de ŝajne la plej sensignifa okazaĵo. Veturante ĉi tien, mi volis senenuigi al mi la vojaĝon per legado de tre interesa romano, kiun mi komencis legi antaŭ pli ol dek jaroj: „La Filino de la Faraono“ de granda germana verkisto, Georgo Ebers. Ĉar min tiam plenokupis aliaj kaj pli gravaj aferoj, mi pruntedonis la libron al fraŭlino Haverford. Ĉirkaŭ tiu tempo niaj interrilatoj komencis iom streĉiĝi pro kaŭzoj, kiujn mi jam citis. Nu, kiam mi malfermis la libron en la vagonaro antaŭ kelke da tagoj, mi trovis letereton, ĝuste en la loko, kie mi interrompis la legon antaŭ tiom da jaroj. Se mi estus tiam rimarkinta tiun letereton, la posta irado de mia vivo, tre supozeble, estus tute malsama. Fatala okazaĵo! La letero estis de fraŭlino Haverford, kiu per ĝi penis klarigi nian malkompreniĝon kaj petis pardonon pri okaza malbonhumoro ĉe nia lasta kunesto. Sed, malfeliĉe, la sorto dekretis alie, kaj faritaĵo ne povas malfariĝi.

— Tamen, kelkfoje.

— Nu, mi donos al vi tiun leteron. Mi enkovertigos ĝin kaj adresos al ŝi en la ĉeesto de iu altranga registara oficisto en Meksiko, kiu sigelos ĝin kaj atestos mian skribon. Mi devos iri Meksikon post kelke da tagoj

243