Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Juna Marston jam tre rapide progresis en la grava fabrikejo de fotografaj kaj aliaj sciencaj aparatoj, eĉ preter seso da multe pli aĝaj komizoj en la oficejo kaj la laborejo.

La vilaĝanoj, kiujn li preterpasis, por kiuj li estis antaŭ nur kvin jaroj „Lenĉjo“, kiam li alvenis en la vilaĝon kune kun sia patro, respektoplene salutis „sinjoron Leonardon“, kaj kelkaj viroj eĉ ektuŝis la ĉapon, por montri sian estimon. La farmdomo de lia patro troviĝis apud la ekstremaĵo de la vilaĝo. Kiam li alproksimiĝis al la pordegejo, kondukanta al la antaŭdoma korto, ŝajnis al li, ke la mienoj de aro da interbabilantaj virinoj estas signifoplene seriozaj kaj kunsentemaj, kaj tio antaŭsentigis al lia amzorga koro, ke malbona sciigo pri lia patro atendas lin. Li ne eraris. Ĉe la pordo renkontis lin Anjo, la mezaĝa, fidela domistino, kies bonkora kaj simplanima vizaĝo klare montris, ke ŝi havas malĝojan sciigon por li. Dum momento ŝi rigardis la junan viron kompateme, ne parolante. Ŝiaj lipoj tremetis, kvazaŭ ŝi retenis la parolon, por ke ŝi ne ekploru. Jam leginte en la vizaĝo de la virino la ricevotan novaĵon, Leonardo demandis:

— Nu, Anjo, kiel fartas la patro?

Anjo malgaje ekskuis la kapon kaj respondis mallaŭte:

— Mi preferus, Leonardo, ke doktoro Maitland sciigu al vi proprabuŝe tion, kion li ordonis al mi diri. Li ordonis al mi prepari vin por fatalaĵo. Li diris, ke la mastro jam ne povas vivi dudek kvar horojn plu.

Senvorte la juna viro preterpasis la servistinon kaj mallaŭte supreniris mallarĝan ŝtuparon. Senbrue li malfermis pordon kaj eniris vastan, sed malaltan ĉambron, kiu donis vidon sur kvietan angulon de kuireja ĝardeno.

20