Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Lian amplenan rigardon renkontis rigardo el viglaj, tamen trankvilaj okuloj de viro, kuŝanta en la duonlumo de malnovmoda, kurtena lito. La vizaĝo de la viro estis tre malgrasa kun kavaj vangoj kaj alta frunto de intelektulo. Longaj, preskaŭ blankaj lipharoj kovris la buŝon, kaj la mentono montris kelktagan, stoplecan kreskaĵon de grizaj haroj.

— Nu, kara patro? — demandis Leonardo kun trankvila, milda voĉtono.

— Kara knabo, — respondis basa voĉo de el la kurtenoj, — vi jam scias. Anjo staris ĉe la dompordo en la daŭro de pli ol tuta horo por milde sciigi al vi la konstaton de la kuracisto. Nun malsupreniru kaj vespermanĝu. Poste revenu. Mi devas fari al vi gravajn komunikojn. Tio malpezigos al mi la koron; kaj mi povos tiom pli trankvile dormi mian longan dormon, ĝis la granda trumpeto eksonos, kaj la mortintoj releviĝos. Mi ne timas la mondfinan juĝon, knabo mia, ĉar jam de longe mi „estas pasinta de morto al vivo“. Sed mi ŝuldas al vi konfeson.

Tute laca la malsanulo eksilentis kaj ĝemetis. Leonardo sidiĝis sur seĝon ĉe la lito kaj, premante la blankan, malgrasan manon de la patro, kuŝantan sur la litkovrilo, li diris per kortuŝe karesa voĉtono:

— Nenio grava, la vespermanĝo, kara patro; mi plivole sidos kun vi.

— Ne, karulo, faru laŭ mia deziro. La rakonto estas longa. Volu Dio doni al mi fortojn kaj . . . kuraĝon iri ĝis la fino.

Leonardo ne povis trovi vortojn por eldiri la pensojn, kiuj profunde emociis lian koron. Silente li klinis sin super la mano de la patro, ame kisis ĝin kaj senvorte eliris el la ĉambro. Post kvaronhoro li revenis, portante

21