Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

negrandan lampon kun malhela ŝirmilo. Lia bela vira vizaĝo aspektis preskaŭ kiel skulptaĵo el marmoro, kaj montris solenecon kaj spiritecon, kiujn povas inspiri nur la konsciata sankteco de mortoĉambro. Senbrue li metis la lampon sur komodon, starantan apud la lito, tiel ke la kurteno detenis la lumon de la vizaĝo de la malsanulo. Sidiĝinte, la juna viro ame rigardis en la okulojn de la patro kaj, vidante en ili pli da trankvilo kaj animpaco, ol li kuraĝis atendi, li ekdiris:

— Nu, kara patro, se vi pensas, ke la komuniko, kiun vi intencis fari, iom malpezigos al vi la koron, parolu; kaj Dio donu al vi serenecon.

— Aŭskultu, do, pacience kaj indulgeme. Antaŭ dudek ses jaroj mi estis juna, ambicia guvernisto, M. A.[1] en la domo de tre fiera, sed ŝuldopremata landsinjoro, Sir Albert Hamilton, en izola parto de la graflando Roxburgh en Skotlando, ne malproksime de la angla landlimo. Lia sola filino estis en tiu tempo deknaŭjara knabino de eksterordinara beleco. Sed la ĉarmo de ŝia personeco, la pureco kaj poeziemo de ŝia animo eĉ superis tiun belecon. Bela floro de dolĉa, senmakula virineco tia, kian povas produkti nur delikateco en kontakto kun la sendifekta naturo en poezioriĉa kamparo. De l’komenco ni amis unu la alian kun profunda, senmorta amo. —

La enkaviĝintaj okuloj de la malsanulo ekbriletis, kaj sur lia pala vizaĝo aperis febra ruĝeto.

— Ho! Kiel dolĉaj estis la ŝtelitaj duonhoroj, kiujn ni pasigis kune en la biblioteko aŭ en la parko; momentoj de pura feliĉego, ĉar niaj koroj estis puraj, senartifikaj kaj senzorgaj. Sed kiel malsaĝaj ni estis, revante, ke la ĉielo super ni ĉiam estos blua kaj gaja! Jam la

22
 
  1. Magister artium (magistro de artoj).