Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nigraj nuboj de senkompata sorto kolektiĝis ĉe la horizonto.

La parolanto eksilentis de laciĝo, aŭ de emocio; kaj Leonardo uzis la okazon por diri:

— Lasu ĉi tiun parton de via rakonto, se ĝi rememorigas al vi tro malgajajn epizodojn.

— Ne, filo mia, mi decidiĝis, ke, per la helpo de Dio, mi ĝisfine rakontos ilin. Nur lasu min de tempo al tempo kolekti miajn pensojn . . . kaj fortojn. Kiom da malfeliĉego kaŭzis al tiu senkompara floro de beleco kaj altanimeco mia pasia amo kaj mia ekflamemo! . . . Neniu suspektis mian amon krom ĵaluza amindumanto, juna oficiro de gvardia regimento. La riĉa, lorda bienego de lia patro estis najbara al la bieno de Sir Albert Hamilton. Mi sciis, ke li estas mia malamiko kaj ke li forte malamas min pro mia senhonta aroganteco konkuri kun li pri la amo de Marta. Certa kaj fiera pri la posedo de ŝia koro, mi . . . ho, kia sortoplena malsaĝaĵo! . . . mi incitadis lin. Sed kial denove travivi tiun junecan malsaĝaĵon? Sufiĉu diri, ke ni okaze renkontiĝis unu tagon en soleca loko, kvazaŭ en la ombro de ruinigita kastelo, la lulilo de liaj fieraj antaŭuloj. Li mokridis, kaj mi incitegis lin. Li la unua kuraĝis meti manon sur min, kaj ni sovaĝe interbatalis. Dio sole scias, kio estis en niaj koroj; ĉu nur deziro venki por montri superecon, ĉu mortigema malamo. Fine per peza bastono mi faligis lin teren. Dio pardonu al mi tiun baton! Ja, laŭdo estu al Lia Nomo, Li jam de longe pardonis. De tiam mi neniam plu portis bastonon. —

Dum kelke da minutoj la malsanulo silentis kaj enpensiĝe rigardis en la spacon, kvazaŭ li forgesus la ĉeeston de sia filo. Leonardo restis senmove, tenante la manon de la patro. Lia vizaĝo estis pala, kiel statuo;

23