nur liaj esprimoplenaj okuloj montris profundajn amon kaj kompaton. Fine la malsanulo ree parolis:
— Li tiam ankoraŭ vivis. Vundita kaj dolore laca mi trenis min ĝis la domo de la vilaĝa policano kaj lasis lin aresti min. Helpo alvenis tro malfrue; la juna nobelo jam estis senviva. Ho ve! mankas al mi la fortoj priskribi la rapide sin sekvantajn okazintaĵojn. Ĉiuj malfavoris min, ĉiuj, krom mia amatino. Sed tion mi tiam ne sciis. Dank’ al la lerteco de mia advokato, la verdikto estis, laŭ stranga skota leĝo, „ne pruvita“. Oni ne povis pruvi intencon mortigi, kaj la supozo venkis, ke, defendante mian propran vivon, mi malfeliĉe mortigis la atakinton. Mi do estis kovrita de honto, tamen libera min kaŝi ie, kie mi estos nekonata. Mi ne volas dolorigi al vi la koron per priskribo de la terura stato de mia animo en la daŭro de la sekvintaj jaroj. Teruraj travivaĵoj! Oni mensogis al mi, dirante, ke ĉiuj konatoj, ĉiuj, eĉ Marta, malestimegas min. Ili mensogis. Tio estis la fatalaĵo, kiu dum multaj jaroj malbenis mian vivon. La plej malbona afero estis la anima maldolĉeco, kiu tiam regis min. Ho! kiom da vanaj, malsaĝaj, eĉ pekaj penadoj forgesi, forgesi la pasintaĵon! Kiel tio estus ebla! Sed mi ne volas priskribi ilin detale . . . kial fari tion? Mi vojaĝadis eksterlande; mi febre dronigis min en nebonaj distraĵoj kaj entreprenoj. Pri ĉi tiuj lastaj mi parolos poste. Du jarojn post tiu malfeliĉa okazintaĵo mi edziĝis, vane serĉante forgeson en edzeco. Ĝi estis tre malfeliĉa edzeco. Neniam, filo mia, eniru tiun sanktan kunulecon sen vera, reciproka amo; fari tion estas peko kontraŭ Dio kaj kontraŭ la virino. Nelonge post via naskiĝo via patrino mortis, kaj, kiel vi rememoras, via onklino Johana, bona virino, prenis sur sin vian edukon en la