Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

daŭro de ses aŭ sep jaroj. Dume mi denove travagis la mondon kiel Kain kun terura ŝarĝo sur la animo, vane penante forkuri de mi mem, vane penegante pruvi al mi mem, ke Dio ne ekzistas. Vortoj mankas al mi por priskribi la terurecon . . . ne, ne, mi ne volas turmenti vin senbezone. Mi dubis pri la ekzisto de Dio, sed mi fariĝis absolute certa pri la ekzisto de Satano. —

La parolanto denove silentis kaj fermis la okulojn. Lia tuta korpo ektremetis kaj poste senmoviĝis. Timo ekkaptis Leonardon, ke la animo de la amata patro jam forflugis. Sed ne; ankoraŭ li spiretis. Post kelkaj minutoj da peza silento la juna viro leviĝis kaj iris al la fenestro. Li elrigardis en la nokton kun dolorplena koro, demandante sin, ĉu ne pli bone estus deziri, preĝi, ke la patro tiel fordormu la lastan horon, ne sciiginte al li la ceteran parton de sia doloriga rakonto. Duonhoro pasis. Ĝi ŝajnis al Leonardo eterneco. Fine li volis elŝteli sin el la ĉambro por paroli kun Anjo, kiam lia patro vokis lin per trankvila voĉo:

— Mia filo; ne eliru.

— Bone, kara patro; ĉu mi povas doni al vi ion?

— Ne, nenion, krom trinko da akvo . . . Dankon. Mi sentas min nun pli forta, sufiĉe forta por daŭrigi mian rakonton ĝis la fino. Sopiro al vi, karulo, igis min reveni Anglujon, kiam vi estis sepjarulo. Tiam mi sciiĝis de mia iama advokato, ke unu jaron antaŭe Marta estis pro soleco kaj malriĉeco devigata edziniĝi kun, laŭ supozo, riĉa sinjoro en Londono, kaj ke la edzeco estis malfeliĉa. Ŝi havis tri infanojn, el kiuj nur unu, la plej juna filino, ankoraŭ vivas. Unu jaron post la naskiĝo de tiu filino ŝi fariĝis vidvino sen monrimedoj, sen proksimaj parencoj, krom kuzo de la mor-

25