tinta edzo, preskaŭ mezaĝa vidvo kun unu infano, tri- aŭ kvar-jara knabo. Ŝi edziniĝis kun li. Nelonge poste mi eltrovis tion. Denove tro malfrue. Sed intertempe, trovinte per la mirinda, nemeritita favoro de Dio pacon en Li, mi povis elporti tiun sortobaton. Tamen, pelate de nevenkebla amo mi serĉis oportunan okazon esti apud ŝi, sub nova, laŭleĝe alprenita nomo. Malgraŭ tre granda ŝanĝo, kiun la pasintaj dek ok jaroj faris je mia eksteraĵo, ŝi tuj rekonis min. Konsente kun ŝi mi akceptis vakantan oficon kiel farm-administranto de ŝia edzo, sinjoro Hugo Vincent . . .
— Ho! patro, — Leonardo ekdiris mallaŭte kun granda surprizo, — ĉu do, la mortinta sinjorino Vincent estis via Marta? Nun mi scias, kial ŝi estis por mi ĉiam tiom bonkora.
— Jes, knabo mia. Nun mi devas rapidi; la fino alproksimiĝas. Jam . . .
Dum momento li silentis kaj poste denove ekparolis:
— Neniu en la vilaĝo sciis ion pri mia malfeliĉa historio, kaj eĉ hodiaŭ neniu, krom Anjo, suspektas, kiu mi estas. Ni neniam renkontiĝis, krom en la ĉeesto de aliaj personoj. Nu, nemultajn horojn antaŭ ŝia morto mi ricevis sekretan peton de sinjorino Vincent, ke mi tuj venu. Anjo kaŝe kondukis min en ŝian dormoĉambron. Tuj mi vidis, ke ŝi estas mortonta. Ho, mia koro preskaŭ rompiĝis! Per malmultaj vortoj ŝi sciigis min, ke la pasintan nokton ŝi havis teruran, realsimilan vizion en sonĝo: Ŝi vidis Lornan kiel jam plenkreskintan fraŭlinon en granda morala danĝero. Ŝi volis diri al mi, kiel kaj de kiu, sed en tiu sama momento ni aŭdis la voĉon de sinjoro Vincent en la vestiblo, kaj ŝi nur povis kun larmoj petegi kaj ĵurigi min, ke mi gardu la amatan knabinon post ŝia morto. Plej fervore