Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi ĵuris, adiaŭe kisis ŝian manon kaj rapidis el la ĉambro. —

Sinjoro Marston ĝemis kaj post kelke da momentoj parolis plue per jam pli malfortiĝinta voĉo: — Mi amas la dolĉan knabinon, kvazaŭ ŝi estus mia propra infano. Sed nun, ho ve! mi mem ne povos plenumi mian ĵurpromeson . . . Tio premas al mi la koron . . . — Turnante sin al Leonardo kun peteganta rigardo en la okuloj, kiuj jam montris signojn de proksimiĝanta morto, li diris: — Ĉu vi, kara knabo . . . por plidolĉigi al via patro la trapason tra la malluma valo de l’morto . . . ĉu vi volas preni sur vin la plenumon de tiu ĵurpromeso?

— Koncerne ĉi tiun deziron, kara patro, vi povas morti trankvile. Plej volonte kaj solene mi ĵuras, ke mi volas preni sur min tiun devon. Lorna estas dolĉa infano, kaj tio estos por mi sankta kaj agrabla devo.

— Dankon, Lenĉjo. Dio benu vin . . .

La mortonto denove fermis la okulojn, kaj solena silento regis en la ĉambro en la daŭro de duonhoro. Leonardo rigardis la karan, palan vizaĝon de la patro kun profunda amo kaj akra kordoloro. — Nur malmultajn minutojn plu, — li diris al sia tremetanta koro, — kaj la plej karega estaĵo, kiun la mondo entenas por mi, estos for. — Subite la malsanulo ree moviĝis. Lace malferminte la okulojn, li ekparolis:

— Unu aferon plu, knabo mia. Mi ne estas tia neriĉulo, kia oni min supozas. Efektive mi posedas . . . Ne, ne „posedas“, mi disponas sufiĉegan riĉaĵon . . . Sed mi nur rigardas min kiel administranton, ĉar . . . kara knabo . . . jam mankas al mi la fortoj por rakonti pli detale . . . . poste venis al mi la . . . la terura konvinko, ke tiuj riĉaĵoj ne akiriĝis honeste, tio estas

27