Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne per rimedoj, kiujn Dio povas aprobi . . . Oramasigaj entreprenoj en Sta. Tomaso kaj Putumajo. Ho ve! aferoj, kiujn mi poste ne povis malfari . . . Leonardo, vi trovos ĉiujn detalojn kaj informojn pri la uzo, kiun mi faradis el tiu mono . . . jen en la forta kofro . . . bonfaraj institucioj kaj aliaj aferoj . . . Lenĉjo, de la tago de mia renaskiĝo mi ne uzis eĉ unu pencon el tiu malbone akirita mono por mia persona profito, nek por via. Ne tuŝu ĝin, mi petas. Mi deziras, karulo, ne devigas vin, nur deziras, ke vi daŭrigu . . . Vi povas plene fidi miajn administrantajn prokuristojn, sinjorojn Hunter kaj Inman en Londono . . . Ĉu. . . .

La voĉo de la mortanto fariĝis pli kaj pli malforta kaj fine tute neaŭdebla. Leonardo sin klinis antaŭen kaj diris:

— Jes, patro, tre volonte mi promesas, ke mi tuŝos tiun monon por nenia persona profito.

Li apenaŭ rimarkis ekbalanceton de la kapo de la patro; nenion plu. Dum longa tempo li rigardis la karan vizaĝon. En la duonlumo ŝajnis al li, ke ĝiaj trajtoj fariĝis pli kaj pli pacaj, ke la aspekto de doloro malaperis el ĝi, kaj ke eĉ la sulkoj iom glatiĝis. Fine Leonardo eksciis, ke la spirito de lia patro jam forlasis sian teran ujon kaj iris al sia eterna ripozo.

***

Fraŭlino Leggat kaj Delfino Haverford ofte pasigis varman someran posttagmezon en la ombro de la granda ulmo, sub kiu ni konatiĝis kun ili antaŭ kelkaj semajnoj. Prefere ili legis kune novan romanon aŭ klasikajn poeziaĵojn; ambaŭ alterne voĉlegis kelkajn paĝojn. Hodiaŭ posttagmeze Delfino legis la unua, sed, kontraŭ sia kutimo, neatente, kaj jam post legado de

28