nemultaj paĝoj ŝi donis la libron al la onklino, petante ŝin, ke ŝi daŭrigu la legon. Fraŭlino Leggat pensis, ke ŝi komprenas la kaŭzon de la malgajeco kaj priokupiteco de la nevino kaj pro tio antaŭe elektis por la legado atentodevigan, novan romanon de ekfamiĝanta aŭtoro, kies lerte kaj ĉarme pentritaj roluloj certe tenados ŝian intereson. Ŝi daŭrigis la legon, penante per zorga modulado de la voĉo rekapti la atenton de la pli juna virino. Tiom ŝi estis absorbita, ke dum kelka tempo ŝi preskaŭ ne atentis la nevinon. Ial tamen ŝi levis la okulojn kaj ekrigardis ŝian vizaĝon. Terurite ŝi lasis fali la libron el la mano, kaj en la daŭro de kelke da momentoj ŝia koro preskaŭ ĉesis bati. La okuloj de Delfino, kvazaŭ vitrigitaj, rigardegis en la spacon. Sia vizaĝo estis pala kaj ŝiaj trajtoj montris tian malmolecon kaj tian strangan esprimon de malboneco, ke la kompatinda malsanulino eksentis kapturniĝon pro konsternego. Fine ŝi ekkriis:
— Delfino, kio estas al vi? . . . Respondu! Ho, mia Dio, kion signifas tio? —
Plena minuto pasis. Poste la vizaĝo de Delfino subite malrigidiĝis kaj alprenis preskaŭ sian kutiman mienon. Vagpense ŝi respondis:
— Mi supozas, ke mi estis profunde enpensiĝinta, onklino; negrave.
— Sed, kara knabino, via vizaĝo aspektis tiel . . . mi ne povas trovi vortojn por priskribi ĝin, tiel strangega, terura!
Ankoraŭ indiferente, Delfino diris:
— Efektive?
— Jes. Io tre terura okazis, kio aspektigis vin tiele. Ĉu vi ne povas konfidi al mi, kio okazis?
Iom pli nature kaj laŭ sia kutima parolmaniero Delfino parolis, pli kaj pli varmiĝante: