Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Mi ne volis dolorigi vin, onklino Ida; mi timis tro eksciti vin. Sed se vi volas scii, kio okazis, mi parolos. Roberto Travers efektive mortis, laŭ nia nuna scio, en tiu sama tago, kiam mi vidis lian spiriton en la lagovalo. Ne tremu, kara onklino. Mi ne dubis pri tio eĉ unu momenton. Tial, kiam la novaĵo alvenis pri lia morto, mi jam estis tute preparita. Antaŭ tri semajnoj, do iom pli ol unu semajnon post la aperaĵo, Estero Travers ricevis oficialan komunikon de la brita konsulo en Tanĝero, ke iu sinjoro Roberto Travers estas mortigita de aro da Berberoj. Estero tuj petis pluajn informojn pri la preciza dato kaj horo de lia morto. Ni nun senpacience atendas la respondon de la konsulo.

Delfino eksilentis, kaj ŝia vizaĝo denove iom malmoliĝis. Fraŭlino Leggat penis paroli, sed ne povis. Nerve ŝi tordis kvaston de sia ŝalo kaj eĉ ne kuraĝis rigardeti la vizaĝon de la nevino. Post momento ĉi tiu ree parolis:

— Hugo devas respondi pri tiu mortigo . . .

Tuj la maljuna sinjorino petege rediris:

— Ho, Delfino, ne lasu tian penson regi vin!

— Mi ne povas malhelpi ĝin. Ĉu vi volas aŭdi la daŭrigon, onklino?

En la koro de la amema maljunulino interbatalis diversaj emocioj: timego, scivolemo pro amo al la nevino, kaj neklare sentata espero eltrovi argumentojn kontraŭ ŝia stranga kredaĵo. Fine ŝi diris heziteme:

— Vi scias, ke tiaj okultaĵoj plenigas min per teruro, kvankam mi tute ne povas kredi, ke ili estas realaj; sed se mi iel povos al vi helpi retrovi vian animpacon, mi volonte aŭskultos.

— Nu, onklino, mi mem dufoje komunikiĝis kun la spirito de Roberto, kaj tiel . . .

30