Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ho, Delfino, malgraŭ via promeso, ne plu submeti vin al tiuj strangaj halucinacioj? Kial, karulino, kial vi persistas elmeti vin al tiaj danĝeroj?

— Mi antaŭvidas nenian teruran sekvon; kaj en ĉi tiu okazo la tento estis tro granda; sopirego komunikiĝi kun la amata viro superregis min. Mi volis demandi lin, ĉu li ankoraŭ amas min; ĉu li estas feliĉa ktp. Ho, kia travibra ĝojo, ricevi la certecon, ke li ankoraŭ ekzistas, ke li povas esti kun mi, almenaŭ kelkafoje. Eble lia kara spirito estas apud ni en la nuna momento. La unuan fojon Estero kaj mi kune uzis la „planchette“, sed poste mi sola uzis liberan krajonon. Kiel ordinare, mia mano moviĝis facile, kaj mi ricevis tujajn respondojn al niaj demandoj. Estero konservas la komunikaĵojn. Li sciigis al ni, ke li ankoraŭ ne estas feliĉa, sed ne estas permesate al li priskribi sian nunan staton. Ankaŭ ke ni ne povus kompreni; ni scios pli poste. Responde al demando de Estero venis la sciigo, ke Hugo mensogis al li pri mi. Pli ol tion mi ne volas ripeti, vi ne povus elporti ĝin. Sed, onklino, mi jam konas liajn dezirojn, kaj mi plenumos ilin je kia ajn kosto . . .

Ŝiaj okuloj denove alprenis teruran, vitrecan rigardon, kaj ĉiu trajto en ŝia vizaĝo montris furiozecon. Kvazaŭ parolante al si mem, ŝi plue diris, mallaŭte, tamen per voĉtono, kiu tremigis la maljunan sinjorinon, kuŝantan sur la litseĝo:

— Mi ja scias, kiamaniere mi povas puni lin . . . eĉ se mi pagus por tio per mia animo.

La lastaj vortoj estis parolataj tiel malklare, ke fraŭlino Leggat ne komprenis ilian signifon. Efektive dum kelkaj minutoj ŝi estis tro terurita por paroli, eĉ por klare pensi. Fine, regate de forta deziro alporti ioman trankvilon al la turmentata, duonfreneza animo de la

31