Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

amata nevino, ŝi ekparolis milde, kvankam ŝia propra koro preskaŭ rompiĝis:

— Mia kara Delfino, mi petegas vin, karulino, ne lasu venĝemajn pensojn tiom superregi vin. Mi bone konas vin, kaj mi scias, ke pro troeksciteco vi ne estas responda pri via diro. Ho, trankviliĝu; post kelka tempo vi estos pli serena kaj rigardos vian elreviĝon jam el pli racia vidpunkto. Mi ankaŭ spertis kruelegan elreviĝon, kiam mi estis junulino, sed per la helpo de Dio mi forpelis la mallumajn pensojn el mia koro, kaj trovis en rezignacio kaj vivo dediĉita al bonfarado pli grandan animpacon, ol mi iam antaŭe imagis ebla. Kvietigite mi eltrovis, ke multaj aliaj suferadas eĉ pli akrajn kordolorojn kaj pli profundan mizeron, ol mi, kaj, prizorgante tiajn, mi plenigis mian koron per kontento kaj feliĉo. La plej feliĉa vivo estas sinofera vivo por aliaj. Tial mi laboris, ĝis tiu surfervoja malfeliĉaĵo kuŝigis min sur liton de suferado. Sed mi ne plendas. Dio favorkore forprenis el mia koro ĉian emon al plendo, kaj nun la memoro mem de bonfaroj, alportintaj feliĉon al multaj mizeruloj, estas tre dolĉa kaj mirige subtenas min.

Ŝi eksilentis kaj kun rigardo, esprimanta kortuŝan amon kaj petegon, serĉis la okulojn de la korpremata nevino. Delfino intence forturnis duone la vizaĝon por eviti la rigardon de la onklino. Dum mallonga momento stariĝis en ŝia dolorŝirita koro akra batalo: Ŝia amo al tiu sindonema, nobla estaĵo kaj ŝiaj naturaj pli bonaj ecoj penis gajni superecon super ĉiu al ŝi fremda impulso, ĉiu stranga, apenaŭ konsciata regantaĵo.

Terura, sortoplena krizo okazis: la mistera regantaĵo venkis.

Rigardegante, preter la malsanulino sur la litseĝo, en

32