Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la direkto al la aretoj da ulmoj apud la lageto, ŝi ekparolis:

— Tre kredeble niaj karakteroj estas sufiĉe malsimilaj. Vi estas tro bona por ĉi tiu mondo; tia mi ne estas. La vundo en mia koro estas tro profunda por cikatriĝi per bonfarada plastro.

Subite ŝi leviĝis kaj diris per sindevige ŝanĝita voĉtono:

— Mi volas sciiĝi, kial Mario ankoraŭ ne alportas la temanĝilaron.

33