Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĈAPITRO II


Dek jaroj pasis.

Granda internacia kongreso de Esperanto ĵus finiĝis, kaj centoj da gajaj festintoj preparis sin forlasi la kongresurbon la morgaŭan tagon en multaj direktoj. Ĉie ĉe la Esperantista popolo regis gaja, kora frateco kaj plena kontento pro la bela sukceso de la tiujara festo. Ĉi tie kaj tie, sur la stratoj, en la vestiblegoj de la stacidomoj, apud publikaj konstruaĵoj ktp. vidiĝis senĝene babilantaj grupetoj da Esperantistoj, kies lingvo kaj multenacieco altiris la atenton de la preterpasantoj.

La vetero dum la kongreso estis brila, sed tre varma, kaj multaj partoprenintoj, precipe kelkaj el la ĉefoj kaj bone konataj laboremuloj, sentis streĉon de siaj fortoj. Multaj do sopiris al postkongresa ripozo en kvieta libertempejo, kie ili povos en zorge elektita rondeto da samideanoj trankvile reĝui la feliĉajn tagojn per interŝanĝo de travivitaĵoj.

En ĝardenangulo de unu el la malpli luksaj hoteloj malproksime de la centro de la urbo, sidis ĉirkaŭ ronda tablo aro da kongresanoj, ses sinjoroj kaj kvar sinjorinoj, venintaj el kvin malsamaj nacioj. Tri el la sinjoroj estis gazetistoj kaj unu estis fama rusa literaturisto. La vespermanĝo finiĝis, kaj kelnerino, forportinte la manĝilaron, eklumigis kelkajn lampionojn, pendantajn de branĉoj super la tablo. Dum kelke da minutoj la ĝis tiam vigla interparolo iom kvietiĝis, kaj la plimulto de la

34