Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kuntablanoj, lacigite de la multafera tago, fordonis sin al la ĝuo de la rava beleco kaj trankvileco de la vespera pejzaĝo, kiu sin etendis trans malalta muro apud ili.

Unu el la sinjorinoj, germana fraŭlino, sin apogante sur la supro de la muro, kaj reve rigardante en mallumiĝantan valon, ekparolis kun sincera fervoro:

— Homo, kiu, alrigardante tian vidaĵon en tiaj perfektaj cirkonstancoj, ne sentas inklinon elspiri poemon . . . ne indas nomiĝi homo.

— Vi estas prava, fraŭlino Gundrum, — diris la rusa literaturisto, — kaj tio eble ne estas maloportuna elprovilo pri tio, ĉu iu vere indas tiun altan nomon. Mi kore kompatas ĉiun homon — permesu ĉi tiun signifon — al kiu tute mankas la poezia vejno, kaj mi tute ne povas al mi prezenti, kiel homo povas esti vere feliĉa sen poeziemo.

Post mallonga silento maljuna sinjoro, germano, ekprenis la parolon:

— Se ekzistas unu fakto, kiu jam antaŭ multaj jaroj funde konvinkis min, ke Esperanto estas vivipova afero, ĝi estas jena, ke de l’komenco tiom multaj adeptoj sentis sin inspirataj kanti en tiu lingvo, kaj esprimi per ĝi poeme siajn plej profundajn emociojn.

Post kelkaj konsentaj diroj de aliaj, usona gazetisto demandis:

— Ĉu iu povas sciigi al mi, ĉu sinjoro Leonardo Marston ankoraŭ estas ĉi tie? Mi tre volas konsentigi lin, se eble, verki por nia gazeto serion da artikoloj pri siaj idealoj. Mi penis kapti lin tuj post lia grandioza parolado en la Filharmoniejo. Li estas tro sindetenema.

— Jes, — respondis la rusa literaturisto, — li ankoraŭ estas en la urbo, sed li foriros morgaŭ matene, mi pensas, al En Allier, kvieta, svisa vilaĝo, por kelk-

35