Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

taga ripozo. Li meritas ripozon, laborinte kiel galerosklavo. Mi intencas publikigi, kun lia permeso, laŭvortan tradukon de lia parolo.

La juna germanino ekkriis:

— Li estas tre interesa persono. Kia kortuŝa elokventeco; kiaj altaj idealoj! Mi asertas, ne timante kontraŭdiron, ke lia parolo pri la amo, kiel la sola, sufiĉa dinamiko de pacmovadoj, estos la plej elstaranta okazintaĵo de la tuta kongreso.

Energie ekbalancante la kapon, la maljuna germano konsentis:

— Sen ia dubo, fraŭlino Gundrum, sen ia dubo. Mi eĉ asertas plie: tiu parolo estas epokofara; ĝi helpos meti nian Esperanto-movadon sur pli altan, noblan, vere spiritan nivelon.

Alia sinjorino, rumanino, kies nacieco estis temo por diskutoj dum la unuaj tagoj de la kongreso, diris:

— Mi jam multfoje bedaŭris, ke mi ne ĉeestis tiun kunvenon; mi partoprenis fakan kunsidon de la internacia asocio de flegistinoj. Kiel ofte oni ĉe niaj kongresoj bedaŭras, ke oni ne povas esti en du aŭ tri lokoj samtempe! Amikino mia sciigis al mi, ke sinjoro Marston eĉ pli amplekse malvolvis siajn pensojn en speciala kunveno de la K.E.L. (tio estas Kristana Esperantista Ligo) kie, kompreneble, li povis pli senĝene paroli.

Franca gazetisto: — Mi aŭdis pri tio. En sia granda parolado en la Filharmoniejo sinjoro Marston certe ĝisiris la limon de kongresa konveneco, enkondukante religiajn pensojn — ekvidante, ke la maljuna germano volas interĵeti proteston, li aldiris: — mi ne diras, ke li translimiĝis, tute ne. Kvankam mi ne povas kunsenti kun li multrilate, mi ne povas ne atribui al li noblan sincerecon kaj tre laŭdindan deziron nutri altan idealismon

36