Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en nia movado. Ambaŭ, la praktika kaj la idealema flankoj de Esperanto devas esti egale akcentataj. La mondo estas tro praktika, por aŭskulti nurajn idealistojn, kaj ĝi estas tro idealema, por atenti sole praktikajn aferojn. Sed, aparte de la profunda religiemo subkuŝanta lian parolon, mi plenkore admiris lian ardan elokventecon kaj lian belan, fluan lingvaĵon.

Franca sinjorino: — Mi ankaŭ. Malofte mi aŭskultis tian flaman kaj samtempe — pri tio mi ne dubas — tute senafektan, senkonscian elokventecon. Oratoro, laŭ mia opinio, neniam estas elokventa, se li estas memkonscia. La bone elektitaj frazoj elŝpiniĝis ja senpene, glate kaj sen emo kaptaĉi efektojn.

Germana instruisto: — Leginte kelkajn el liaj artikoloj, precipe en germanaj kaj anglaj Esperanto-gazetoj, mi atendis altaniman parolon; tamen mi devas konfesi, ke ĝi superis mian atendon. Kelkaj el liaj spritaj kaj sentoplenaj diraĵoj jam estas en nia lando kaj ankaŭ en Anglujo — ĉu ne, sinjoro Lumsden? — „Household-words“, hejmaj sentencoj.

Fraŭlino Gundrum: — Mi notis stenografie, laŭ elpensita de mi privata sistemo, kelkajn aforismojn.

La rumanino: — Ho! fraŭlino, citu al mi kelkajn, mi petas.

Fraŭlino Gundrum: — Mi ne rememoras multajn laŭvorte, sed unu neforgeseble sin gravuris sur mia animo: Post sia bela panegiraĵo pri universala amo li diris: — La vorto „Esperanto“, ĉu parolata, aŭdata aŭ pripensata, plenigas niajn animojn per ĝojego kaj entuziasmo. Ĝi estas por ni sankta vorto. Tamen mi persone, en revema humoro, ne povas kelkfoje ne preferi la vorton „Amanto“. Mia idealo por la Esperantistaro estas, ke ĝi fariĝu ne nur popolo „esperanta“, sed

37