Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ankaŭ popolo internacie „amanta“. Plue, neniam foriĝos el mia memoro la bildo de sinjoro Marston, kiam, paŝinte antaŭen ĝis la rando de la estrado, li diris milde sed tre fervore, kun ambaŭ manoj etenditaj: — „Ho, miaj amikoj — materialistoj! Via sindonemo kaj via entuziasmo ne estas ja malsuperaj al ĉies ajn fervoro; sed, permesu al mi diri, ke vi ne povas paroli pri universala frateco sen universala patreco, la patreco de Dio. Esperanto — la lingvo kaj ankaŭ la movado — estas Diodonita donaco. Parenteze mi volas diri, ke la fakto, ke ĝi venis al ni pere de homo apartenanta al tiu gento speciale favorata de Dio, estas por mi treege signifoplena fakto. Kaj per ĉi tiu donaco Li volas beni la tutan homaron, sed Li ne volas esti elŝovita el nia movado.“ Li aspektis majesta, kiel greka dio en moderna drapaĵo.

La franca gazetisto: — Efektive ĝuste tia; kaj mi timas, ke ne malmultaj fraŭlinaj koroj rompiĝas pro li. Ekzemple . . .

La edzino de la franca gazetisto: — Ne, Victor, ne citu la nomon de la kompatindulino; mi scias, pri kiu vi aludas. Ne decas.

La germana maljunulo: — Ĉu li estas ankoraŭ fraŭlo?

Tri sinjorinoj kune: — Jes, ankoraŭ fraŭlo.

La germana maljunulo: — Tiom pli bone. Nu, kelkaj diraĵoj de nia amiko donis al mi materialon por serioza medito. Multaj pensemuloj ne facile forgesos lian pasian petegon pri alpreno de pli alte spirita konscio en nia movado. Precipe mi primeditis la jenajn vortojn: — „Oni aŭdas multon en Esperantujo pri ‘Tutmonda Frateco’ ktp. Nenio povus esti pli aprobinda, ĉar vera frateco estas la plej potenca ilo por levi la premegatajn popolojn kaj klasojn. Tamen, amikoj miaj, malgraŭ nia tuta fervoro

38