Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj entuziasmo kaj sindonemo, nura evangelio de humaneco, eĉ de homa amo, neniel sufiĉos: Ni bezonas Dian amon, klopodantan en ni kaj per ni.“

La franca gazetisto: — Sed, malfeliĉe, multaj „samideanoj“ ne povas simpatii kun li, kaj kelkaj malkaŝe malaprobas lian laŭdire altan spiritan nivelon kaj eĉ nomos tion babilaĉo.

La rusa literaturisto: — Sendube; sed mi estas tre kontenta aŭdi vin diri: „malfeliĉe“.

La franca gazetisto: — Mi uzis la vorton tre sincere. Neniu serioza studanto de la historio de l’homaro kaj de la homa koro povas ne konscii, ke io, krom nure homaj rimedoj, estas bezonata, por alproksimigi la celon, kiun miloj da altanimaj Esperantistoj metis antaŭ sin.

La germana maljunulo: — Ĉu oni aprobas aŭ malaprobas, la parolo okazis, kaj nepre bonefikos sur la Esperantistaron. La efekto estos neelradikigebla. —

Neniu el la okaze kunveninta amikaro volis aŭ kuraĝis kontraŭdiri ĉi tiun emfaze diritan opinion, kaj la konversacio iom post iom transiris en aliajn temojn.

***

La tagoj, kiujn Leonardo Marston pasigis en la ĉarma, kvieta vilaĝo En Allier kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, estis por li tagoj de senmiksa, trankvila ĝojo kaj sendube ankaŭ por la areto da amikoj, kiuj loĝis kune kun li en negranda, sed elektita pensiono.

Jam dum la dua parto de la kongresa semajno, kiam li fariĝis unu el la ĉefaj allogaĵoj por multaj pensemaj laborantoj, li sentis deziron foriri tuj post la ferma kunsido kaj tute sola pasigi unu aŭ du semajnojn en bela kvieta loko por ĝui ripozon kaj meditadon. Sed la petoj de kelkaj amikoj, kiujn li jam renkontis ĉe antaŭaj kon-

39