Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gresoj kaj en kunvenoj en Londono, kaj kiuj montris al li grandan simpation, igis lin venki tiun inklinon kaj konsenti partopreni ekskurson al belega ripozejo en Svisujo.

La amikaro konsistis el nur ses personoj. Du el ili estis usonanoj el Boston, dunaskitaj fraŭloj, kies aĝo estis je la transa flanko de kvardek. Sinjoroj Fleming estis viroj de rimarkinda amindeco, amataj de ĉiuj kaj bone konataj ĉe la internaciaj kongresoj de Esperanto kiel „la karaj ĝemeloj“. Ilin akompanis juna nevino, dekkvinjara knabino, kiun ambaŭ hontinde dorlotis. Fraŭlino Geraldino Kennedy, ĉarma, sprita petolulino, estis tre korligita al siaj du molkoraj onkloj, al kiuj ŝi tre egalmezure dividis siajn karesojn kaj incitetojn.

La ceteraj anoj de la grupeto estis sinjorino kaj sinjoro Harding. Intence mi skribis: „sinjorino kaj sinjoro“, ĉar, efektive, la edzino majstre „ludis la unuan violonon“. Horacio Harding, almenaŭ dek kvin jarojn pliaĝa ol ŝi, estis tute kontenta „ludi la duan violonon“, plenumi ĉiujn ŝiajn dezirojn, kaj iri ĉien, kien ŝi proponis iri, kondiĉe, ke ŝi ne senigos al li tro longe okazojn por ludi viston aŭ diskuti bienulajn kaj leĝajn aferojn rilate al bienoj, pri kiuj li opiniis sin spertulo. Li estis aminda angla sinjoro kun ronda, ruĝeta, senbarba vizaĝo kaj preskaŭ arĝentoblankaj haroj. Estus malfacile trovi sur la kvin kontinentoj sinjoron, kombinantan en si pli perfekte bonkorecon, gajecon kaj simplanimecon kun natura, senafekta digno. Nenio pli feliĉigis lin, ol vidi sian ĉarman edzinon admirata, la adorata kaj senrivala estrino de la sociaj rondoj, al kiuj ili apartenis. Sinjorino Harding estis sprita, bela, brila. Ŝia patrino estis italino de nobela, sed malriĉiĝinta familio, kaj ŝia patro estis oficiro de la brita mararmeo. De la unua ŝi heredis

40