Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vivecon, poeziemon, kaj de la dua dignon kaj emon al altaj idealoj. Ŝi estis tre fervora, lerta Esperantistino, verkintino de kelkaj, ĉie ŝatataj poemoj, por kiuj ŝi mem komponis beletajn melodiojn. Sinjoro Harding, aliflanke, kvankam li plej diligente studadis Esperanton kaj plej laŭdinde faris sian eblon entuziasmiĝi pri la Esperanto-movado, por plaĉi al sia bela edzino, tamen atingis nur kompatindan gradon de flueco kaj faradis ridindajn gramatikajn erarojn.

Bela vespero malleviĝis sur la pacan vilaĝon. De ĉiuj flankoj revenis de la laboro farmistoj kaj laboristoj; kelkaj gajkore kantis, aliaj, kurbiĝinte sub pezaj laktujoj, entenantaj, mi ne scias kiom da litroj da lakto, pasadis senhalte, konstante, kun senmovaj vizaĝoj rigardante la vojon antaŭ si. Ŝajne tiuj lastaj estis senkonsciaj pri la rava beleco de la pejzaĝo ĉirkaŭ ili.

Ĉu alkutimeco al tiu beleco indiferentigis ilin kontraŭ ĝi? Ĉu troa laborado obtuzigis en iliaj animoj ĉiun delikatan senton pri naturaj belaĵoj? Ĉu vivado apud tiuj gigantaj montoj estigas pli da facilanimeco kaj poeziemo, aŭ, male, pli da korpremateco kaj ioman mankon de kapablo plenĝui la belecon, kiu tiom ravas vizitantojn el aliaj landoj? Tiaj demandoj okupis la pensojn de Leonardo Marston kaj de sinjorino Harding, kaj fariĝis temo de viva interparolo, dum ili revenis, kune kun la ceteraj anoj de la grupeto, de posttagmeza promeno.

Alproksimiĝante al la vilaĝo kaj uzante vojeton, kondukantan tra fruktarbejo, la ekskursanoj disiĝis en tri partojn. Fratoj Fleming iris antaŭe, kaj, inter ili, sampatrujano, profesoro de botaniko, kiu loĝis en najbara hotelo. La ĝemeloj, nekonsciaj pri la belegaj vidaĵoj ĉirkaŭ ili, prilaboris la profesoron, por venki liajn antaŭjuĝojn kontraŭ Esperanto. La prilaborato ankoraŭ, sed

41