Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malpli forte, penis pravigi sian diron, ke, koncerne lin mem, li ĉiam trovis la latinan lingvon sufiĉa por korespondado kun alilandaj scienculoj pri botanikaj aferoj. Centon da metroj post ili sekvis Leonardo Marston kaj sinjorino Harding, kaj samdistance malantaŭe venis, brakon ĉe brako, la iom dika sinjoro Harding kaj la juna, gracia usonanino, Geraldino Kennedy. La sprita, senĝena babilo de la knabino tre amuzis la maljunulon, kaj li atente aŭskultis ŝiajn humorajn rakontojn pri travivaĵoj en amerika edukejo. Subite li pli rapidigis siajn paŝojn kaj aspektis iom distrita. Geraldino ekskuetis lian brakon kaj diris:

— Vi tute ne aŭskultas, sinjoro Harding; pri kio vi meditas?

— Ho, pardonu, fraŭlineto, — ĝentile respondis la bonkorulo, — ĵus venis al mi penso: mi volas demandi la usonan profesoron, ĉu li ludas viston.

Estis aranĝite fari noktan ekskurson sur la plej altan monton de la ĉirkaŭaĵo, „Rocher de Naye“, por rigardi de ĝia pinto la sunleviĝon el malantaŭ la neĝokovritaj suproj de Bern’a Alparo. Post longa diskuto oni unue decidis, ke Geraldino devos postresti kaj enlitiĝi, ĉar, laŭ la opinio de la pension-mastrino, la supreniro kaj, ankoraŭ pli, la malsupreniro estas iom danĝeraj. La zorgemajn onklojn ektremetigis eĉ la penso, ke malfeliĉaĵo povos trafi la karegan nevinon. Geraldino estis tre ĉagrenita kaj argumentis, petegis, turmentis la onklojn, por ricevi permeson akompani ilin.

— Nur imagu, miaj karaj gardistoj, — ŝi petole ekkriis, — reveninte hejmen, vi, kun levitaj manoj kaj flamaj vizaĝoj, rapsodios pri la sunleviĝo super la glora Bern’a Alparo, kiel la plej grandioza vidaĵo sur nia mirinda planedo, kaj mi, mi devos stari apude kaj kon-

42