Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fesi, ke mi ne vidis ĝin, ĉar knabinetoj, kompreneble, devas enlitiĝi, kiam vesperiĝas.

La ĝemeloj maltrankvile kaj nedecideme rigardetis unu la alian; neniu kuraĝis, la unua, cedi; neniu volis rekte rifuzi. Geraldino petegis plue kun ŝajnĝemeto:

— Mi vere pensis, ke vi amas min.

Ambaŭ onkloj preskaŭ samtempe rediris:

— Ĝuste pro tio, ke ni amas vin, karulino, ni deziras, ke vi ne risku fali kaj elmeti vin al malfeliĉaĵo — aŭ io simila.

— Nu, onkloj, — diris la belkreska knabino, alŝoviĝante al la du viroj, — rigardu, mi estas preskaŭ tiel altkreska kiel vi (tamen mankis al ŝi almenaŭ dek kvin centimetroj) kaj vi devas konfesi, ke mi havas fortajn, flekseblajn membrojn, dum vi . . . nu, vi ofte plendas pri ektuŝoj de reŭmatismo.

Sinjorino Harding proponis, ke oni malsupreniru vagonare anstataŭ piede kaj, helpate de Leonardo Marston, aldonis sian elokventecon al la petegado de la knabino. Fine ili venkis, kaj Geraldino ricevis permeson partopreni la ekskurson, doninte fortan promeson, ne malproksimiĝi de la flanko de la onkloj.

Je la duono post la deka horo la grimpistoj, provizitaj per alpobastonoj kaj varmaj ŝaloj, ekforiris, kompreneble sen sinjoro Harding, kiu en la lasta momento decidis postresti kaj ludi viston kun la usona profesoro kaj kelkaj aliaj gastoj en lia hotelo. La nokto estis belega, kvankam senluna, kaj varmeta. La vojo kondukis ilin komence tra fruktarbejoj, preter izolaj farmdomoj, el kiuj, ĉi tie kaj tie, brilis dolĉa, hejmeca lumo, iel antaŭsentigante al ili la ĉarmon kaj pikantecon de la aventureto. Gaja babilado kaj feliĉa ridado eksonis tra la nokto, de tempo al tempo eĥe resonantaj de rokaj deklivoj trans

43