Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/251

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kuros, ne refutinte ĉi tiujn asertojn! — Ili estas ja intencaj provokoj, celantaj vin, — riproĉetis alia.

Leonardo haltis ĉe la malsupro de la ŝtuparo, kondukanta sur la ferdekon. Rigardante kun serioza kaj iom malgaja mieno la diversnacianaron, li respondis:

— Kiam la fundamentaj konceptoj pri spiritaj aferoj tiom diferencas, tiam argumentado estas plejofte nur perdo de tempo. Mi do nur volas, responde, fari jenajn du redirojn: La kristanismo tute ne estas elĉerpita. Male, kristanismo laŭ la prediko sur la monto ankoraŭ ne proviĝis — nek en ekonomiaj, nek en internaciaj aferoj. Due, militoj estas nek neeviteblaj, nek dezirindaj: Enigu la spiriton de la Nazaretano en la internacian politikon, kaj militoj fariĝos neeblaj; enigu ĝin en niajn sociajn kaj ekonomiajn rilatojn, kaj la hontindaj internaj konfliktoj ĉesos. Bonan nokton, sinjoroj.

— Atinginte la jam senhoman ferdekon, Leonardo sidiĝis en ŝirmita angulo sur salikan seĝegon. La somera nokto estis belega, sub stelbrila ĉielo. Ĉio super kaj ĉirkaŭ li elspiris dolĉan pacon. Ĉie, — li diris al si en la pensoj, — regas sereneco, profunda paco, krom en la homa koro. La homara koro, same kiel la individua koro, ĉiam sopiras al paco, tamen ĉiam rifuzas la solan, veran pacon, kiun donas alkonformiĝo al la Dia volo.

Diskutoj pri mondpolitiko kun kosmopolitaj kunvojaĝantoj — iel marvojaĝoj inklinigas al tiaj — konvinkis lin pli ol iam, ke mondpaco devas veni de supre, kaj ke Esperantismo plene sukcesos nur tiam, kiam ĝi estas inspirata de Dia amo, kaj laboras en harmonio kun la volo de la Mondreganto.

Sed post nelonge pli personaj pripensoj ekokupis Leonardon. Post malmultaj horoj fine devos okazi la timinda spirita batalo kontraŭ Delfino Haverford. Malgraŭ

246