trudiĝadantaj riproĉaj pensoj, ke li estas tro aroganta, li ne perdis la konvinkon, ke liaj mirindaj renkontoj kun la rusa kamparano kaj kun Roberto Travers en Ameriko, sendube montras al li lian devon. Du aferoj, plue, tre klare elstaris, nome, ke la batalo ne estos kontraŭ „karno kaj sango“, sed kontraŭ „spiritaroj de malbono en la ĉielejoj“; kaj ke li devos unue elfari la batalon en sia propra koro, por akiri la necesan spiritan forton kaj trankvilan fidon al Dia helpo. Jam de longe li ne povis forigi el siaj pensoj antaŭtimon, ke fraŭlino Haverford faris uzon el lia longa foresto, por malice endanĝerigi Lornan, kaj nun, en ĉi tiu solena horo, li sentis, pli ol antaŭe, kiom li devas gardi sian koron kontraŭ sentoj de malamo kaj flama indigno. Antaŭ liaj internaj okuloj denove staris la impresa figuro de la rusa religiulo kun sia plenbarba, enpensa vizaĝo kaj kun sia strange profunda fido al la potenco de la amo. Kelkfoje li ne povis ne deziri, ke Bazilo Musatov mem alestu por entrepreni la batalon, sed ĉiufoje li riproĉis sin pri manko de memfido kaj manko de sindonemo plenumi devon, tiel klare kaj tiel neeviteble kuŝantan antaŭ li. La interna batalo estis longa kaj akra, sed kiam, en la matena krepusko, li iris malsupren al sia kajuto, lia vizaĝo jam montris sian kutiman trankvilon.
Li venkis sin mem, forigante el sia animo dubojn kaj timon kaj plenigante ĝin je dezirego venki per amo. Kun trankvila memfido li nun antaŭrigardis la renkonton kun Delfino Haverford.
La sekvintan tagon, malfrue en la posttagmezo, Leonardo staris sur homplena fervoja perono de la stacio King’s Cross en Londono, atendante la elveturon de rapida vagonaro kaj surreliĝon de malrapida vagonaro, per kiu li intencis veturi hejmen. Li ĵus ordonis al