Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/253

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pakaĵisto prizorgi lian kofron kaj sin turnis al perona librovendejo por aĉeti vesperĵurnalon, kiam voĉo, bone konata de li, vokis lin el apuda kupeo. Tio estis la voĉo de lia amiko kaj prokuristo, sinjoro Inman. Leonardo tre kontente alpaŝis al la ankoraŭ nefermita kupeo por manpremi sian maljunan konfidaton, sed la unua, kiu salutis lin, estis sinjorino en funebra vesto, sinjorino Harding.

— Bonvenon, sinjoro Marston, — ŝi diris. — Supozeble vi ĵus alteriĝis? Tio ja estas tre oportuna renkonto. Rapidu, mi petas, kaj veturu kune kun ni ĝis Hitchin; nia aŭtomobilo alvenigos vin hejmen tiel frue, kiel via malrapida vagonaro al Linkfield.

Sinjorino Harding penis paroli trankvile, sed, kvankam, kiel sperta societulino, ŝi ordinare bone regis sian voĉon kaj sian vizaĝesprimon, ŝi malsukcesis kaj konsciis, ke ŝi malsukcesas. La rapideco, kun kiu ŝi parolis, la paliĝo kaj nerva spirado videbligis — almenaŭ al la pli juna viro — profundan emocion, kiu kvazaŭ kaptis ŝin senaverte.

— Koran dankon, sinjorino Harding, — sed . . .

— Mankas la tempo por „sed-aĵoj“, — interrompis lin mildavoĉe la juristo. — Envenu rapide kaj poste, mi petas, klarigu al ni viajn malfacilaĵojn. Apartaj motivoj igas tre konsilinde, ke vi veturu kune kun ni.

Kelkajn minutojn poste Leonardo sidis ĉe la flanko de sinjoro Inman kaj kontraŭ sinjorino Harding. Per simplaj, kortuŝaj vortoj li kondolencis la amikinon pri la perdo de la edzo.

— Dankon, sinjoro Marston, — ŝi respondis kun ĝemo kaj tremetantaj lipoj, — ankaŭ denove dankon pro via bela kondolenca letero. Ho! Kiom malmulte ni pensis, ke li staras tiel proksime al la tombo, kiam vi

248