Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/254

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

adiaŭis nin antaŭ nemultaj monatoj! Kaj vi suferis duan perdon per la morto de via kara, maljuna amikino, fraŭlino Leggat.

— Aj! — diris Leonardo, balancante la kapon, malĝoje kaj enpensiĝe, — ŝi estis tre kara amikino kaj neanstataŭigebla konsilantino.

Post mallonga silento sinjoro Inman ekparolis, alprenante tonon de juristo, kiu bedaŭras esti devigata komuniki tre malagrablan sciigon al kliento. Sed tremeto en la voĉo montris, ke pli ol profesia bedaŭro regas lin:

— Ĉi tiu neatendita renkonto, sinjoro Marston, estas tre oportuna. (Mia malsanema edzino ĝuas dum kelke da tagoj la gastamon de bona sinjorino Harding. Tio klarigas nian kuneston.) Nu, nia renkontiĝo liveras al mi okazon, mia kara amiko, sciigi al vi tre malĝojigajn novaĵojn. Bone estas, ke vi eksciu ilin antaŭ via reveno hejmen.

La maljuna viro haltis momenton, kaj kun profunda kunsento rigardis Leonardon per siaj akraj sed bonkoraj okuloj.

— Lastan mardon en la nokto via fabrikejo tute forbruliĝis. Sed tio, malfeliĉe, ne estas la plej malbona afero. La brulo okazis, ĝuste kiam la posedaĵo estis, en la daŭro de nur du aŭ tri tagoj, ne asekurita. Kiel vi scias, jam de kelka tempo via firmo intencis transigi la asekuron de unu kompanio al alia. (Leonardo jese ekbalancis la kapon.) Nu, ĉi tiu malfeliĉo okazis la tagon antaŭ la definitiva aranĝo pri la poliso. Stranga fatalaĵo! Sed, kara amiko, bedaŭrinde eĉ tio ne estas la tuta Ijobnovaĵo. En via ĉirkaŭaĵo rondiras malbonaj famoj — sensencaj, kompreneble, kaj, kiel kutime, kontraŭdiraj. Kelkaj vilaĝaj klaĉistoj rilatigas fraŭlinon Haverford al la kaŭzo de la brulo. Oni diras, ke la plej

249