Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/255

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

granda koreco ne ekzistas inter ŝi kaj ŝia duonfrato; efektive kelkaj malkaŝe asertas, ke la jam de multaj jaroj bruletanta malamikeco fine ekflamiĝis. Plua famo diras, ke ŝi antaŭ nelonge vendis siajn akciojn de via firmo. Aliaj flustras, pli-malpli laŭte, ke dum la lastaj jaroj ŝia konduto fariĝis pli kaj pli stranga, kaj ke eble ŝi ne estas priresponda pri siaj agoj; aliaj, kontraŭe, opinias, ke ŝi estas tre akrasenta, kalkulema kaj malmolkora virino. Ankoraŭ aliaj diras, ke sinjoro Vincent estas tute korrompita viro, kiu ankaŭ kondutas strange, precipe de kiam . . . sed ĉi tiun malĝojan ĉapitron sinjorino Harding pli bone al vi rakontos.

Metante manon sur la genuon de Leonardo, sinjoro Inman diris plue:

— Mi ne volas admoni vin, ne perdi la kuraĝon, sinjoro Marston, mi konas vin tro bone, por fari tion. Vi leviĝos super ĉi tiujn sortobatojn.

Strange, Leonardo sentis nek surprizon, nek maltrankvilon pro sia propra perdo; ekregis lin nur obtuza, dolora antaŭtimo, ke la dua malĝojiga ĉapitro — konjekteble eĉ pli malĝojiga — rilatas al Lorna. Lia vizaĝo estis pala kaj serioza. Post momento li turnis malgajajn okulojn al sinjorino Harding, atenteme, kaj demandis:

— Nu, kian do malfeliĉan novaĵon vi havas?

Sinjorino Harding dum la rakonto de sinjoro Inman rigardis per siaj malhele brunaj, esprimoplenaj okuloj alterne la du virojn. Ĉiu rigardo al Leonardo nekaŝeble montris doloran maltrankvilon kaj profundan kunsenton. Nun ŝi iomete ruĝiĝis kaj, ekskuante la kapon, diris:

— Ne, mi ne povas . . .

Ŝi kunpremis la lipojn por ĉesigi ilian tremetadon, sed ŝi ne povis malhelpi kolektiĝon de larmoj en ŝiaj okuloj.

250