Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/256

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Tamen rakontu, mi petas, — diris Leonardo kun peto kaj kuraĝigo en la voĉo.

La brusto de la virino dolore laboris, kvazaŭ ŝi forte penis regi sin. Fine ŝi respondis:

— Antaŭ tri semajnoj . . . Lorna mistere malaperis, kaj malgraŭ ĉia penegado ne estas trovita ia postesigno de la kara, kompatinda knabino.

Ŝia voĉo kaj ŝiaj okuloj montris sinceran aflikton pro la juna amikino kaj ne malpli pro la viro, por kies sentema koro ĉi tiu novaĵo certe estis forta bato. Sed kiam, dirinte ĉi tiujn vortojn, ŝi ekrigardis la vizaĝon de Leonardo, ankoraŭ alia sento montriĝis: preskaŭ febra deziro ekscii, ĉu Lorna estas por li nur juna, prizorgata amikino, aŭ io pli kara. Unuavide la serioza, nemoviĝema mieno de Leonardo ankoraŭ tenis ŝin en dubo; sed iom post iom venis al ŝi doloriga certeco.

Tumultaj sentoj ekposedis la koron de Leonardo. Subite trudiĝis al li la konscio pri profunda, forta amo al la altanima knabino, en kiu ĝis nun li vidis nur infanon, amindan, belan infanon, karegan, precipe pro amo al sia mortinta patro. Amzorgon pri ŝi li ĉiam rigardis kiel sanktan heredaĵon. Kiel torento tiu nova sento plenigis lin. En tiu momento li komprenis, ke lia tuta feliĉo estas kunligita kun la animo de Lorna. La bildo de la bela kaj pura knabino staris antaŭ liaj internaj okuloj, kaj la penso, ke ŝi estas en granda morala danĝero, teruregis lin. Denove en la pensoj li estis en la mortoĉambro de la patro: ĉu vere, — li demandis al si, — la antaŭmorta vizio de sinjorino Vincent realiĝis? Ĉu ankaŭ senkulpa Lorna fariĝis viktimo de la abisma malamo de Delfino Haverford? Diabla virino! Kiel li povos sin deteni de flama indigno kontraŭ ŝi? Sed ĝustatempe venis al li en la memoron la bildo de

251